Géza Deutsek-Pásztai

rumania hungara advokato, publikigisto kaj politika aktivisto

DEUTSEK-PÁSZTAI Géza (dajĉek-pa:stai) estis rumania hungara juristo, ĵurnalisto naskita en Görgényszentimre la 30-an de oktobro 1892 kaj mortinta en Kluĵo la 22-an de marto 1971.

Kariero redakti

Géza Deutsek-Pásztai studis en la reformita ĉefgimnazio de Marosvásárhely kaj li diplomiĝis pri juro en la Universitato de Koloĵvaro. De 1922 li estis advokato de Huedin. Li estis ano de Kós-speca „Kalotaszega frakcio”. En 1927 li estis sekretario de la Magyar Néppárt kaj ekde tiam li vivis en Kluĵo. De 1930 li estis gvidantfunciulo en la Socialdemokrata Partio, sindikata jurkonsilanto, prezidanto transilvania de la Magángánalkalmazottak és Magántisztviselők Országos Egyesülete (Landa Unuiĝo de Privatdungitoj kaj Privatoficistoj). Li partoprenis en la kontraŭfaŝisma konstraŭstara movado. Inter 1945 kaj 1948 li instruis laborjuron en la Universitato Bolyai. En 1949 oni malliberigis lin, en 1960 rehonorigis lin. Liaj poemoj aperis en revuo Zord Idő.

Publikaĵo redakti

  • A népkisebbségi Törvény tervezete (kun Gyula Tornya , Kolozsvár, 1928).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon