Géza Fazakas
Géza Fazakas [fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazakas Géza estis hungara aktoro.
Géza Fazakas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1973 (51-jaraĝa) en Sfântu Gheorghe |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–1996) Székely Mikó Kollégium (en) (–1992) |
Familio | |
Edz(in)o | Eva Magyar (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Géza Fazakas[1] naskiĝis la 14-an de julio 1973 en Sfântu Gheorghe (Covasna) (Rumanio).
Biografio
redaktiGéza Fazakas apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en kolegio en 1992, poste li akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1996. Lia ĉefinstruisto estis Loránd Lohinszky. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Csíky Gergely en Temeŝvaro. Inter 1998-2001 li estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste de Teatro de Kecskemét. Li ricevis premiojn inter 2004-2012. Li havis edzinon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Miklós Tompor; Piramus
- Romeo kaj Julieta - Paris; Montague
- Reĝo Lear - princo de Alban
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - kapitano
- Rikardo la 3-a - Lord Stanley; 2-a murdisto
- La Ventego - Antonio
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Osip
- Molière:
- L' Avarulo - Valér
- Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno - titolrolo
- La malsanulo pro imago - D-ro Thomas D'Auveregne
- Anton Ĉeĥov:
- Platonov - Osip
- Tri fratinoj - Aleksandr Ignatjeviĉ Versinjin
- Onklo Vanja: - Ilja Iljiĉ Tjelegin
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Gábor Presser – Dusán Sztevanovity: A padlás - detektivo
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Víkend (2015) - Kristóf
- IWelcome (mallonga filmo, 2017) - policano
- Katapult (mallonga filmo, 2019) - paĉjo Gau