Géza Illyés (kuracisto)

ILLYÉS Géza (ije:ŝ ge:za) estis hungara kuracisto pri urologio, kirurgo, universitata profesoro, membro de MTA naskita en Marosvásárhely la 24-an de majo 1870 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de aŭgusto 1951.

BiografioRedakti

Géza Illyés studis en universitatoj de Budapeŝto, Berlino kaj Parizo, kaj poste li iĝis asistanto en la kirurgia kliniko de Budapeŝto. En 1904 li iĝis privatprofesoro pri la urinologio, de 1905 ĉefkuracisto pri kirurgio en la kliniko de Budapeŝto. De 1913 li estis ĉefkuracisto pri urinologio de la malsanulejo Rókus Kórház, eksterordinara profesoro de la universitato pri urinologio. De 1920 ĝis 1940 li estis la unua publika ordinara profesoro en Hungario pri urologio.

VerkojRedakti

  • Az urológia tankönyve (Bp., 1906);
  • Vesesebészet (Bp., 1909);
  • Erfahrungen in der Nierenchirurgie (Berlin, 1911);
  • Über Prostatahypertrophie (Berlin, 1925); Urológia (Bp., 1931).

FontoRedakti