Géza Jakó (ceramikisto)
Géza Jakó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakó Géza estis hungara ceramikisto, altlerneja instruisto.
Géza Jakó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1886 en Szentes |
Morto | 19-an de oktobro 1943 (57-jaraĝa) en Budafok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | artisto • ceramikisto • instruisto |
Géza Jakó[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1886 en Szentes, li mortis la 19-an de oktobro 1943 en Budafok.
Biografio redakti
Géza Jakó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo en 1908. Li ricevis stipendiojn por profundigi siaj sciojn en pluraj landoj de Eŭropo. Hejmenveninta en 1910 li laboris en uzino de Vilmos Zsolnay, poste en propra ateliero en Budafok. Inter 1911 kaj 1923 li instruis en la menciita Lernejo. Lia unua eksterlanda ekspozicio okazis en Helsinko en 1921, poste li estis invitita al Talino por fondi la ceramikan katedron. Ĝi malfermiĝis en 1923 kaj Jakó estis katedrestro ĝis 1934. Hejmenveninta li instruis en la Industriarta Lernejo ekde 1938 ĝismorte. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Liaj libroj redakti
- A művész és a szocializmus (1919)
- Keramische Materialkunde (1928)
- Eesti savitöösturite käsiraamat (1933)
- Az agyagipar (1934)
Elektitaj ceramikaĵoj redakti
- Kisváza (1910)
- Pávaszemdíszes kőcserép korsó
- Cseppformájú fajansz vázák
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Talino (2002)