Géza Kacziány

hungara verkisto, literatura tradukisto

KACZIÁNY Géza (kacia:ni) estis hungara verkisto, tradukisto, publicisto en Arad en 1856 kaj mortinta en Budapeŝto en decembro 1939. Li estis la pli juna frato de pentristo Ödön Kacziány.

Géza Kacziány
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1856 (1856-01-01)
en Arad
Morto 16-an de decembro 1939 (1939-12-16) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Ödön Kacziány vd
Infanoj Aladár Kacziány vd
Profesio
Okupo verkistotradukistopolitikisto • gimnazia instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Géza Kacziány pristudis juron en Budapeŝto, pli poste li havigis instruistan kvalifikon. Li estis kunlaboranto ekde 1879 de Pesti Hírlap, ekde 1881 de Budapesti Hírlap. Inter 1885–86 li estis kunlaboranto de Westungarischer Grenzbote en Pozsony. En 1887 li redaktis la revuon Arad és Vidéke. Sekve li estis instruisto en Budapeŝto. En 1903–1904 li studvojaĝis en Anglujo kaj Ameriko. Inter 1909–1912 li estis pastro inter amerikanaj hungaroj. Inter 1918–22 li estis la prezidanto de la Landa Pedagogia Bib;ioteko. Li publikis plurajn teatraĵojn, rakontvolumojn. Li tradukis el angla, franca kaj germana lingvoj verkojn hungaren, hungarajn verkojn germanen (inter alie 130 Petőfi-poemojn).

Verkoj redakti

  • Szegedi igazságszolgáltatás, jura studo, Vác, 1877;
  • Híres Magyar párbajok, 1889;
  • Petőfi (Bp., 1899);
  • Swift Jonathan és kora (Bp., 1901);
  • A magyar memoireirodalom 1848-tól 1914-ig (Bp., 1917);
  • Görgei (Bp., 1915);
  • Az utolsó koronás Habsburg (1924) (oni konfiskis ĝin).

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon