Géza Kaszás
Géza Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Géza estas hungara aktoro.
Géza Kaszás | |
---|---|
Géza Kaszás en 2006 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Agrikultura Universitato (Gödöllő) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmreĝisoro |
Géza Kaszás[1][2] naskiĝis la 31-an de marto 1957 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Kaszás akiris diplomon en agrikultura altlernejo en Gyöngyös, poste aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1986. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged). Ekde 1989 li estis membro de pluraj aliaj teatroj kaj province kaj ĉefurbe dum li ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premion en 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - princo de Cornwall
- Romeo kaj Julieta - apotekisto
- Szeget szeggel - Vincentio
- Molière:
- L' Avarulo - Cleante
- Tartufo - Orgon
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Danton
- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai - Richárd
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Kurrah
- Ferenc Molnár: Liliom - titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Zuhanás közben (1987) - knabo
- Halál sekély vízben (1994) - Gábor
- Telitalálat (2003) - Pista
- Igazából apa (2010) - Márk
- en eksterlandaj filmoj kelkfoje hungaraj voĉoj[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Série noire (serio, 1987) - Koczkas
- Ferenc Herczeg: A harmadik testőr (1995) - Hortovay
- Presszó (serio, 2008) - Marcell Nagy
- Las aventuras del capitán Alatriste (serio, 2015) - Garrote
- Jóban Rosszban (serio, 2021) - János Komlósi