Géza KISS [kiŝ] rumania hungara jurhistoriisto, universitata profesoro, tradukisto naskita en Sibio la 26-an de aprilo 1882 kaj mortinta la 11-an de januaro 1970 en Kluĵo. Li estis la filo de juristo Mór Kiss.

Kariero redakti

Géza Kiss akiris jurdoktortitolon auspiciis regis (1903). Li debutis en Justicministerio de Budapeŝto, poste li instruis en Universitato Ferenc József de Koloĵvaro romian juron (1907), poste en jurakademio de Nagyvárad, kie en 1913 li estis dekano. De 1914 li instruis en Debreceno, li estis dekano (1915), poste rektoro (1918-19), dekano en Jura Akademio (Nagyvárad) (1913). Li alvenis en Rumanion kiel elmigrinto, de 1922 estis deputito, de 1927 ĝis 1932 senatano. Pli poste li estis advokato en Kluĵo (1933-40) kaj Bukareŝto (1940-44). De aŭtuno 1944 li estis ŝtatsekretario de Ministerio por Nacimalplimultaro (1944), profesoro de Universitato Bolyai de Kluĵo (1945-51), resp. en Jura kaj Ekonomika Altlernejo (1951-53) pri romia kaj civila juroj.

Fonto redakti