Géza Láng
Géza LÁNG, laŭ hungarlingve kutima nomordo Láng Géza estis hungara agronomo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970).
Géza Láng | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1916 en Békéscsaba |
Morto | 18-an de februaro 1980 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Andrássy High School • Universitato de Panonio • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
Géza Láng [1] Arkivigite je 2013-07-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de marto 1916 en Békéscsaba. Li mortis la 18-an de februaro 1980 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Láng frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, ĉeflernejon en Keszthely inter 1934-1937. Li eklaboris samloke, kie li ricevis agrarajn taskojn, krome li instruis kaj ankaŭ plulernis. Dum la 2-a mondmilito li estis fojfoje soldato. Ekde 1950 li laboris en la ministerio, sed li ankaŭ instruis en Keszthely, kie li estis katedrestro kaj inter 1965-1968 rektoro. Li okupiĝis precipe pri terpomoj, sed kun Lajos Kreybig ili okupiĝis ankaŭ pri sterkoj. Li ricevis diversajn premiojn.
Verkaro (elekto) redakti
- Növénytermesztés (1952) - lernolibro por studentoj
- Szántóföldi növénytermesztés (1976)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-07-04 per la retarkivo Wayback Machine