Géza Moravcsik
Géza Moravcsik [moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moravcsik Géza estis hungara muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia frato estis Ernő Emil Moravcsik. Liaj pseŭdonimoj estis Béri Géza kaj Béri Kelemen
Géza Moravcsik | |
---|---|
Géza Moravcsik | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1855 en Bér |
Morto | 21-an de septembro 1929 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mihály Moravcsik |
Frat(in)o | Ernő Emil Moravcsik |
Okupo | |
Okupo | muzikinstruisto • verkisto |
Géza Moravcsik [1] naskiĝis la 28-an de julio 1855 en Bér, li mortis la 21-an de septembro 1929 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Géza Moravcsik frekventis gimnaziojn en Aszód, Szarvas kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li ekinstruis en gimnazio de Szarvas inter 1876-1892. Li studvojaĝis al Germanio kaj Francio en 1879. Li instruis plu lernojaron en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto (1893-1899). Inter 1899 kaj 1925 li estis sekretario de Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo, kie li instruis inter 1900-1918. Li verkis ankaŭ poemojn kaj novelojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Obernyik Károly tanulmány (1889)
- Voltaire Zaire-ja, tanulmány (1894)
- Balzac Honoré Elbeszéléseiből, Francziából fordítva (tradukaĵo, 1895)
- Pedagógiai jegyzetek (1904)
- Mária (scenejlibro, 1905)
- Az Országos Magyar Királyi Zeneakadémia története 1875-1907 (1907)
- A magyar történeti dalmű (1908)
- Shakespeare és a zene (1910)
- Költészettan (1913)