Géza Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Géza estas hungara aldviolonisto, altlerneja instruisto.

Géza Németh
Géza Németh en 2009
Géza Németh en 2009
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1936 (1936-07-23) (87-jaraĝa)
en Berehove
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikisto • aldviolonisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Géza Németh[1] naskiĝis la 23-an de julio 1936 en Berehove (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio redakti

Géza Németh apartenis al la hungaraj minoritatoj en Ĉeĥoslovakio. Li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1952-1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Pál Lukács, Leó Weiner kaj András Mihály. Li estis aldisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1957-1964, ekde 1960 kiel solisto. En 1957 li aliĝis ankaŭ al la estonta Arĉa Kvaropo Bartók. En 1962 li atingis la unuan lokon en konkurso de aldistoj en Ĝenevo. Kun la arĉa kvarteto li koncertis en 4 kontinetoj. Ekde 1980 li instruas en la Muzikarta Altlernejo, krome li gvidas majstrokursojn ekzemple en Tokio. Li ricevis premiojn kiel membro de la kvarteto inter 1963 – 2009, en tiu periodo dufoje premiojn Kossuth (1970, 1997).

Elektitaj disĉiploj redakti

  • Ottó Kertész

Fontoj redakti

Referencoj redakti