Grafo Géza Pál Teleki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki Géza Pál estis hungardevena-usona antropologo, etologo, skolto. Lia nobela antaŭnomo estis széki [sEki]. Lia patro estis Géza Teleki (geografo), lia avo estis Pál Teleki.

Géza Pál Teleki
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de decembro 1943(nun 1943-12-07)
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando)
Morto la 7-an de januaro 2014
en Hungario Kisoroszi (Hungario)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Teleki
Patrino Eva Salamon de Alap
Okupo
Okupo antropologo • primatologo • universitata instruisto
vdr

Géza Pál Teleki[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1943 en Kolozsvár (Hungara reĝlando (nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 7-an de januaro 2014 en Kisoroszi (Hungario).

Biografio redakti

Post la 2-a mondmilito evidentiĝis longa resto de la Ruĝa Armeo kun establo de socialismo, tial la grafa familio sukcese disidis al Usono. Teleki akiris bakalaŭron pri antropologio en Universitato George Washington en 1967. Ĝuste post jardeko li akiris PhD en Universitato de Pensilvanio. Pli frue ekde 1968 li iĝis kolego de Jane Goodall en Afriko. Baldaŭ li vivis en Sieraleono, kie li faris kampanjon kontraŭ medicinaj eksperimentoj de ĉimpanzoj. Li fondis la unuan nacian parkon en la lando en 1986. En la sama jaro li kunfondis la "Komitaton por Konservado kaj Prizorgado de Ĉimpanzoj", de kiu li poste fariĝis prezidanto. Li estis ankaŭ universitata preleganto en Usono. En 2011 li relokiĝis al Hungario.

Li edziĝis en 1981 en Havajo, post 4 jaroj filo naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • The Predatory Behavior of Wild Chimpanzees (1973)
  • Spatial and Temporal Dimensions of Routine Activities Performed by Chimpanzees in Gombe National Park, Tanzania: An Ethological Study of Adaptive Strategy (disertaĵo, 1977)
  • Leakey the Elder: A Chimpanzee and His Community (kunverkinto, 1980)
  • Threats to the survival of the no longer "common" chimpanzee (Pan troglodytes) of equatorial Africa: a special report of the Committee for Conservation and Care of Chimpanzees (1989)
  • World Bank's Roads and Environment Handbook 2nd edition (1997)
  • Wildlife, Sensitive Habitats and Roads: An Environmental Guideline for India and South Asia (2001)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti