Géza Székely (ĵurnalisto)

Géza SZÉKELY [sEkej] rumania hungara ĵurnalisto pri turismo kaj sporto. Li naskiĝis en Braŝovo la 21-an de februaro 1901 kaj mortis en Miercurea Ciuc en 1987.

Kariero redakti

Géza Székely laboris de 1920 en presejo de la Brassói Lapok. Li fariĝis interna kunlaboranto de la gazeto (1926–29 kaj 1932–34). Inter 1929–32 li estis raportisto de Keleti Újság. En 1933 kune kun Gyula Halász fondis la Brassói Napló, kies li estis vicĉefredaktoro, poste respondecredaktoro. Inter 1929–31 li estis kunulredaktoro de Erdélyi Turista. En 1939 li fondis memstare la gazeton Brassói Turista. De 1940 li laboris en Miercurea Ciuc.

Libroj redakti

  • Nagykőhavas – Piatra Mare leírása (Brassó 1936);
  • Csíkvármegye (Csíkszereda 1942).
  • Tíz év a turistaság szolgálatában. 1927–1937. Red. Brassó 1937. Memorlibro de Turista Egylet de Braŝovo.

Fonto redakti