VÁMSZER Géza (vamser) estis rumanuja hungara etnografo naskita en Sibio la 13-an de aŭgusto 1896 kaj mortinta en Kluĵo la 21-an de septembro 1976. Li estis patro de lingvistino Márta Vámszer.

Géza Vámszer
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1896 (1896-08-13)
en Sibiu
Morto 21-an de septembro 1976 (1976-09-21) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Infano Márta Vámszer
Okupo
Okupo etnografo • arthistoriisto
vdr

Biografio redakti

Géza Vámszer akiris diplomon de desegninstruisto en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1920). Li estis instruisto en sia naskiĝurbo (1922–26), Odorheiu Secuiesc (1926–29), Miercurea Ciuc (1929–41), Kluĵo (1941–57). Lia interesiĝo pri etnografio plivastiĝis al pluraj kampoj de popolkulturo. Li faris valoran kolektan kaj esploran laboron precipe en Sud-Transilvanujo kaj en Sikullando pri romia katolika religia etnografio, mastrumado kaj popolkostumo. Li priokupiĝis ĝenaralan etnografion, poste lokhistorion, la vilaĝan ekleziarton kaj artmonumentojn en Sikullando.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Ízlés, modor, divat (Székelyudvarhely, 1928);
  • Székely táncok (kun Mária Bándy, Kolozsvár, 1937);
  • Szakadát. Egy Szeben megyei magyar szórványfalu monográfiája (Kolozsvár, 1940);
  • Kalotaszegi magyar népviselet (Kun József Faragó kaj Jenő Nagy; Bukarest, 1977);
  • Életforma és anyagi műveltség. Néprajzi dolgozatok, gyűjtések, adatok (1930–75) (Bukarest, 1977).
  • Csík vármegye településtörténete, Csíkszereda, 2007.[1]

Bibliografio redakti

  • Visszaemlékezés életpályámra (Művelődés, 1975. 11. sz.);
  • Kós Károly: A nehéz szolgáló írástudó példája. V. G. pályaképe (Korunk, 1977).

Fontoj redakti