Gómara

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Gómara (Sorio))

Gómara [GOmara] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, kies centro ĝi estas.

Gómara
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 299  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 37′ N, 2° 14′ U (mapo)41.623055555556-2.2255555555556Koordinatoj: 41° 37′ N, 2° 14′ U (mapo) [+]
Alto 1 048 m [+]
Areo 68,27 km² (6 827 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gómara (Provinco Sorio)
Gómara (Provinco Sorio)
DEC
Gómara
Gómara
Situo de Gómara
Gómara (Hispanio)
Gómara (Hispanio)
DEC
Gómara
Gómara
Situo de Gómara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gómara [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Gómara en la provinco Sorio.
 
Restaĵoj de la kastelo.
 
Portikaro.
 
Ledesma de Soria.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 294 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 700 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 30 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Abión, Gómara, Ledesma de Soria, Paredesroyas kaj Torralba de Arciel. Ĝi limas kun Aliud kaj Buberos norde, kun Villaseca de Arciel kaj Almazul oriente, Serñon de Nágima sude kaj Bliecos kaj Tejado okcidente.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares de Gómara-Nájima, okupanta 411 hektarojn, nome 6 % de la teritorio, kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos Campos de Gómara, okupanta 446 hektarojn, nome 7 % de la teritorio.

Historio redakti

Ŝajne la loknomo estas de epoko de visigotoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Ĝi iĝis graflando en 1692. En 1756 estis 43 lokanoj (familioj) kaj post unu jarcento estis 92 lokanoj (impostopagantoj).

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Paredesroyas kaj Torralba de Arciel. En 1972 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Abión kaj Ledesma de Soria.

Gómara estas la naskoloko de Francisco López de Gómara, ekleziulo kaj historiisto, kiu elstaris kiel kronikisto de la hispana konkero de Meksiko, spite la fakton ke li neniam trapasis la Atlantikon, kaj verkisto pri la konkero de Alĝero fare de Hispanio, kaj kapelano de Hernán Cortés, ĝis lia morto.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la restaĵoj de la kastelo, la preĝejoj ermitejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti