Günter Netzer (naskiĝis la 14-an de septembro 1944 en Mönchengladbach, Germanio) estas germana eksa profesia futbalisto kaj nuna sporta ĵurnalisto.

Günter
Persona informo
Naskiĝo 14-a de septembro 1944
en Mönchengladbach,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Dum sia profesia futbalista kariero, li de 1963 ĝis 1973 estis en la teamo de la germana klubo "Borussia Mönchengladbach" de sia hejmurbo, de 1973 ĝis 1976 en la teamo de la klubo Real Madrid kaj de 1976 ĝis 1978 en tiu de la klubo "Grashopper Zürich". Inter 1965 kaj 1975 li membris en la germana nacia teamo de futbalo. Ene de tiu teamo, li en 1972 gajnis la eŭropan ĉampionecon de futbalo kaj en 1974 la Futbalan Mondpokalon. En 1972 kaj 1973 li ricevis la titolon "germana futbalisto de la jaro" (post li, tiun titolon transprenis Franz Beckenbauer).

Nuntempe li laboras kiel memstara futbala ĵurnalisto, sed ankaŭ kiel futbala komentisto en la unua ŝtata televida kanalo, ARD.

Eksteraj ligiloj redakti