Güssing
Güssing germane, Németújvár hungare, Novigrad kroate estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Güssing. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 3 610 loĝantoj.
Güssing | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj setlejo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Burgenlando | ||||
Distrikto | Distrikto Güssing | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7540 • 7542 | ||||
Aŭtokodo | GS | ||||
Telefonkodo | 03322 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 610 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 4′ N, 16° 19′ O (mapo)47.05916666666716.323055555556Koordinatoj: 47° 4′ N, 16° 19′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 229 m [+] | ||||
Areo | 49,28 km² (4 928 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Güssing [+] | |||||
Situo
redaktiGüssing situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo Szentgotthárd-Bratislava.
Historio
redaktiEn 895 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon, tiu montara zono estis limozono. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenis el 1157 en formo Kiscen. Tiam oni komencis konstrui lignofortikaĵon kaj abatejon, sed poste laŭ ordono de Béla la 3-a la monaĥoj foriris kaj konstruiĝis impona fortikaĵo. Tiu defendis la regionon en 1241 kontraŭ la tataroj. Aŭstra princo Albert okupis la fortikaĵon en 1289, sube la komunumo estis jam urbo en 1427. En 1459 okazis komploto kontraŭ reĝo Matiaso, sed la reĝo en 1495 okupis ĝin. Ekde 1524 Güssing apartenis al hungara historia familio Batthyány (batjAni). La fortikaĵo graviĝis dum la kontraŭturkaj bataloj.
En 1910 Németújvár havis 2184 da loĝantoj (1175 aŭstroj, 984 hungaroj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, kies distriktejo ĝi estis. Escepte de unu vilaĝo la tuta distrikto nun apartenas al Aŭstrio.
Vidindaĵoj estas la jam ruina fortikaĵo, preĝejoj omaĝe al Sankta Jakobo el la 12-a jarcento kaj kastelo de Draskovich (draŝkoviĉ) el 1804.
Ekonomio
redaktiGüssing famas pri renovigebla energio. En la 1990-aj jaroj urbestro Peter Vadasz disvolvis energian centralon, kiu produktis el lignaj forĵetaĵoj precipe gason, kiu donis elektron. Ankaŭ novaj laborpostenoj estiĝis. Baldaŭe oni profitis ankaŭ la agrikulturajn forĵetaĵojn. En 2005 Güssing produktis pli da varmoj kaj elektroj, ol la sufiĉo, do la urbo sendependiĝis plene de la aŭstra elektra, gasa kaj energia retoj.
Ĝemelurboj
redaktiFamuloj
redakti- en la iama Németújvár naskiĝis:
- hungara abelbredisto Mihály Sághy
- hungara poeto Ferenc Faludi
- hungara ĉambelano Ádám Batthyány
- hungara aktoro László Csákányi
- en la iama Németújvár mortis:
- hungara episkopo István Beythe
- en Güssing estas entombigita hungara beatulo, kuracisto, duko László Batthyány-Strattmann
- Ägidius Zsifkovics, episkopo de Eisenstadt
Interesaĵo
redaktiJózsef Elek Horváth verkis dramon: Németújvár ostroma (Sieĝo de Németújvár) prezentita en 1831 en Debrecen.