Gijsbertus Johannes Degenkamp

nederlanda esperantisto kaj farbisto
(Alidirektita el G.J. Degenkamp)

Gijsbertus Johannes (Gijs)[1] DEGENKAMP [gejs DEĥenKAMP] (naskiĝis la 24-an de februaro 1895 en Utreĥto, mortis la 5-an de marto 1973) estis nederlanda esperantisto kaj pentristo.[2] Esperantistiĝis li en 1915.

Gijsbertus Johannes Degenkamp
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1895 (1895-02-24)
en Utreĥto
Morto 5-an de marto 1973 (1973-03-05) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Rietstraat
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Hendrina Antonia Clasina Bolkestein
Okupo
Okupo esperantisto • pentristo • tradukisto
vdr

Biografio redakti

Gijs Degenkamp estis la filo de Hendrikus Degenkamp kaj Antonette Jeanette van 't Clooster. Li edziĝis en 1926 kun Hendrina Antonia Clasina Bolkestein en Utreĥto.[3]

Esperanta agado redakti

Degenkamp esperantiĝis en 1915 per skriba kurso de tiama propaganda gazeto Semerato. Dum la unua mondmilito — en 1917 — li ekkonis Frits Faulhaber; ambaŭ tralaborante la devigan militservon en neŭtrala Nederlando. Degenkamp aniĝis neŭtrala Esperanto-klubo en sia hejmurbo, la Utreĥta Rondo Esperantista. Poste li prezidantiĝis tiun klubon. En 1931 la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) invitis lin verki la lingvan paĝon en la movada gazeto de FLE. Degenkamp poste aniĝis al FLE. Por la laborista publiko de FLE Degenkamp verkis multajn artikolojn en Laborista Esperantisto kaj en La Progresanto, kies redaktoro li estis. Li ankaŭ estis ano de la Ekzamena Komitato de FLE. Lia famo kiel lingva spertulo kaj lia serioza aspekto kun barbo komence timigis iujn kandidatojn, sed laŭ Faulhaber "la diablo ne estas tiom terura, kiom li aspektas." Degenkamp verkis kaj kunlaboris multajn eldonaĵojn ĝis 1959, interalie la eminenta studo Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura (1947).[4]

Verkoj redakti

Tradukoj redakti

El la angla redakti

El la ĉeĥa redakti

El la nederlanda redakti

Gazetoj kunlaborinte redakti

  • Holanda Pioniro
  • Nederland-Esperanto
  • Holanda Esperantisto
  • Utreĥtan Esperantiston
  • Laborista Esperantisto
  • La Progresanto

Referencoj redakti

  1. Borsboom, Ed. (2003) Vivo de Andreo Cseh (esperante). Hago: Internacia Esperanto-Instituto, p. 306. ISBN 90-805651-2-1.
  2. 1973 julio-aŭgusto Esperanto 811-12 (7-8), p. 127
  3. BS Huwelijk met Gijsbertus Johannes Degenkamp (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2018-03-19.
  4. F., F. (1940-12-14). “Pri arĝenta jubileo”, Laborista Esperantisto (eo) 12 (12).