Grupo de la 20 (industriaj kaj sojlaj landoj)

(Alidirektita el G20)
Grupo de la 20 plej gravaj industriaj kaj sojlaj landoj (blue kolorigitaj)

La Grupo de la 20 plej gravaj industriaj kaj sojlaj landoj, mallonge G20G-20, estas neformala kunigo el 19 ŝtatoj kaj la Eŭropa Unio. Ĝi ekzistas de 1999 kaj estu forumo por kunlaboro kaj konsultiĝo pri internaciaj financaj aferoj.

Kritikantoj konsideras ke en tiuj forumoj oni adoptas decidojn kiuj ne plibonigas la situacion de la plej bezonantaj socitavoloj kaj landoj de la mondo kaj pro tio oni entreprenas protestajn aktivaĵojn.

Enhavo

PintkunvenojRedakti

Polaj aspirojRedakti

En Pollando aperis postuloj aniĝi al la grupo G20. En 2010 dum renkonto kun diplomatia korpuso prezidento Lech Kaczyński esprimis opinion, ke Pollando meritas la lokon inter ŝtatoj apartenantaj al G20:

Pola ekonomio estas, laŭ niaj kalkuloj, la dekoka. Loko de mia lando estas en G20. Tio estas simpla postulo. Unue: rezultanta de amplekso de la pola ekonomio. Due: rezultanta el tio, ke Pollando estas la plej granda lando de certa regiono kaj la plej granda lando, kiu travivis certan historion. Tiu ĉi historio estas historio de transformo.

Antaŭ la pinto de G20 en Londono en la pola registaro aperis voĉoj sugestantaj, ke Pollando devus strebi al invito partopreni en la londona pinto. Unu el argumentoj estis manko inter la membroj de G20 de la reprezentanto de Mez-Orienta Eŭropo. Oni ankaŭ negative komentis la fakton, ke kelkaj eŭropaj gvidantoj parolas en la nomo de ĉiuj sen ajna rajtigo, kaj pri la problemoj rilatantaj al kompetencoj de Eŭropa Unio devus reprezenti ĝin Eŭropa Komisiono. En 2012 Tim Fergĝusson el „Forbes” skribis, ke Pollando devus anstataŭi en G20 Argentinon. En sia artikolo pruvas, ke la pola ekonomio estas survoje al la gvida rolo en Eŭropo, pri kio Pollando havas pli grandan rajton al la membreco ol travivanta krizon Argentino. Similaj opinioj estis esprimataj ankaŭ de la usona revuo „Foreign Policy”, gazetonThe Wall Street Journal”, kaj ankaŭ de Mamta Murthi el la Monda Banko. En 2014 dum la 24-a Ekonomia Forumo de Krynica konsilagentejo Ernst & Young prezentis esplorrezulojn pri optimuma konsisto de G20. Post esplorenketo de kelke da miloj de internaciaj komercaj, investaj kaj instituciaj ligoj, laŭ diversaj kriterioj de elekto, oni proponis kelkajn membrojn kune kun Pollando.

Marte 2017 vicĉefministro Mateusz Morawiecki partoprenis renkonton de ministroj pri financoj en Baden-Baden kiel la unua pola reprezentanto en tiu ĉi piontkunveno en la historio.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti