GVB, mallongigo de Gemeentelijk Vervoerbedrijf (municipa transporto) estas nederlanda entrepreno de publika transporto, ŝarĝita de la mastrumado de ĉiuj infrastrukuroj de publika transporto de Amsterdamo. Ĝia reto estas tre disvatiĝinta, kaj kombinas plurajn modojn de transportoj, fervojaj (tramo kaj metroo), voja (busoj) kaj maraj (pramoj). En la centro, tramoj kaj busoj koncentras la esencon de pasaĝera trafiko, dum metrooj priservas periferiajn zonojn kaj proksimajn ĉirkaŭurbojn (Amstelveen, Diemen, ktp). Senpagaj pramŝipaj trairoj, ebligas transiri la riveron IJ kaj kunligi arondismenton "Amsterdam-Noord" kaj ĉirkaŭajn municipojn al la cetero de la urbo.

GVB
GVB
negoco • entrepreno vd
Dum 1943 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Gemeenteveren Amsterdam
Jura formo naamloze vennootschap
Sidejo Amsterdamo
Lando Nederlando
Posedata de Amsterdamo vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En 2012, GVB, kiu kalkulis ĉirkaŭ 3 750 dungitojn, transportis ĉirkaŭ 206 milionojn da pasaĝeroj[1]. Ĉiutage, 740 000 pasaĝeroj veturas per ties 56 buslinioj, 16 tramlinioj, 4 metrolinioj kaj 5 maraj trairoj[2].

La ĉip-karto "OV-chipkaart", lanĉita en 2005 kaj valida samtempe sur la fervoja reto de Nederlandse Spoorwegen kaj sur la reto de publikaj transportoj de pluraj urboj de Nederlando (Roterdamo, Hago, ktp) estas uzebla en ĉiuj publikaj transportoj de la urbo. La kontoro de GVB, kiu situas antaŭ Centraal Station, senpage disdonas mapon de la reto de publikaj transportoj.

Historio redakti

La antaŭulo de GVB, Gemeentetram Amsterdam (GTA) (Municipa tramo de Amsterdamo), estis kreita de la urbo la 1-an de januaro 1900, post la akiro de privata tram-kompanio. En 1925, la unua buslinio estis enservigita. En 1943, GVB alprenis sia nunan formon kiam Gemeentetram kunfandiĝis kun Gemeenteveren Amsterdam, municipa pramŝipa kompanio. Ĝi tiam alprenis la nomon Gemeentelijk Vervoerbedrijf. En 2007, GVB estis privatizita, kaj la plena nomo estis forigita.

Referencoj redakti

  1. nederlande Materieel & cijfers Arkivigite je 2013-11-11 per la retarkivo Wayback Machine, GVB.nl. Alirita 28 aŭgusto 2013.
  2. nederlande Bedrijfsprofiel, GVB.nl. Alirita 28 aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti