G Sankara KURUP (naskiĝis la 3-an de junio 1901 en Nayathode, Keralao, Barato; mortis 2-an de februaro 1978 en Trivandrumo, Keralao) – pli bone konata kiel Mahakavi G (Granda Poeto G) – estis la unua premiito de la premio Gjanpith, la plej prestiĝa belarta premio de la barata registaro. Li gajnis la premion en 1965 pro sia poemaro en la malajala Odakkuzhal (La bambua fluto, 1950). Per parto de la mono de la premio, li starigis la belartan premion Odakkuzhal en 1968.

G Sankara Kurup
Persona informo
ജി. ശങ്കരക്കുറുപ്പ്
Naskiĝo 3-an de junio 1901 (1901-06-03)
en Nayathod
Morto 2-an de februaro 1978 (1978-02-02) (76-jaraĝa)
en Thiruvananthapuram
Lingvoj malajalahindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • Dominio de BaratoBarato vd
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Odakkuzhal (Poetry) ❦
Ithalukalkappuram vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krom 25 poemaroj, Mahakavi G ankaŭ verkis versdramojn kaj belartesearojn – entute ĉ. 40 verkojn en la malajala. Li ankaŭ tradukis en la malajalan la Robaiojn (1932) de Omar Ĥajam, la sanskritan poemon Meghaduta (1944) de Kalidasa, kaj la poemaron Gitanĝali (1959) de Rabindranath Tagore. Efektive, oni ofte parolas pri la influo de Tagore kaj Gandhi sur la homarismo kaj naciismo de Mahakavi G. Interese, liaj poemoj ankaŭ esploras la rolon de la scienco en la plenumo de la homa potenco.

Li laboris kiel instruisto de la malajala je diversaj niveloj, emeritiĝante kiel profesoron en 1956. Krom tio li ankaŭ havis aktivan publikan vivon kiel membron (1968-72) de la Raĝja Sabha, la supera ĉambro de la landa parlamento.

Eksteraj ligiloj redakti