Gaŭdo-fromaĝo
nederlanda fromaĝo

Gaŭdo-fromaĝo estas la plej konata kaj manĝata nederlanda fromaĝospeco. Ĝi havas la formon de rado, pezas ĉirkaŭ 15 kg kaj havas grasotitron de minimume 48+ (reale ĉ. 51+). La Gaŭdo-fromaĝon oni ne produktas en Gouda mem sed en la regiono, kiel en la najbareco de Stolwijk kaj Haastrecht kaj je brutbredejoj en Krimpenerwaard. Pro tio oni vendas la kamparan fromaĝon sub la nomo Stolwijker. La nomo de la speco estas Gaŭdo-fromaĝo ĉar ĝi jam dum jarcentoj estas komercata en Gouda. La fromaĝobazaro en Gouda nuntempe okazas nur dum la matenoj de la ĵaŭdoj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto. La fromaĝo ankaŭ estas produktata ekster Nederlando sub la sama nomo. La speconomo kaj formo ne estas protektitaj[1][2][3][4].
Gaŭdo-fromaĝo | |
---|---|
![]() | |
Deveno | Zuid-Holland |
Graso | 48-51 % |
Formo | Rado |
Origino | pasteŭrizita bovinlakto |
USDA NDB numero | 01022 |
ReferencojRedakti
- ↑ European commission confirms protection for Gouda Holland. DutchNews.NL (7 October 2010). Alirita October 7, 2010.
- ↑ Geschichte des Käses. de:Centrale Marketing-Gesellschaft der deutschen Agrarwirtschaft mbH (CMA). Arkivita el la originalo je 2006-06-13. Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ About Gouda. Alirita 14 August 2014.
- ↑ Ridgway, Judy. (2004) The Cheese Companion, 2‑a eldono, Running Press, p. 103.[rompita ligilo]