La gaŭro (Bos gaurus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj estas specio kiu vivas en Junan-provinco de Ĉinio, Hindio, Butano, Nepalo kaj la Hindoĉina Duoninsulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gaŭro
Virgaŭro en Nacia Parko Bandipur, Suda Barato
Virgaŭro en Nacia Parko Bandipur,
Suda Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. gaurus
Bos gaurus
H. Smith, 1827
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas la plej granda speco de la sovaĝaj bovoj. La virgaŭro estas 6 m. longa, 3,5 m. alta kaj pli-ol-unu-tunon peza. La meznombra longeco de la gaŭrino estas 4 m. Ĝi havas ĝibon sur la ŝultroj, kiu etendiĝas ĝis la dorsmezo. Ĝiaj kornoj kun granda kurbiĝo longas je 120-150 cm. La gaŭro estas nigrebruna aŭ ruĝbruna, nur ĝiaj kruroj portas blankan koloron, ke ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi estus vestita per blankaj ŝtrumpetoj.

Vivmaniero redakti

La gaŭroj vivas en kvietaj, senhomaj lokoj, kie prosperas arboj, abundas manĝaĵoj kaj ne mankas akvofonto. Ili vivas 5-20-ope. Ili ne havas konstantajn restadejojn. Matene kaj vespere la gaŭroj eliras serĉi manĝaĵojn, kaj tage ili sin kaŝas en la ombroj de densaj arboj por ripozi kaj remaĉadi. Herboj estas ilia ĉefa manĝaĵo, kaj bambuidoj estas aparte ŝatataj de ili. La flar- kaj aŭd-sensoj estas delikataj. Ĝenerale ili ne estas singardemaj. Surprizite, ili eligas fortan blekon. Kelkfoje ili blekas kiel hejma bovo. Malgraŭ granda kaj peza korpo, ili kuras tre rapide, kiam ili surpriziĝas. La bruo kaŭzita de kurego de gaŭra grupo povas aŭdiĝi en tre malproksima loko. La gaŭro ĝenerale ne estas feroca, sed vundite aŭ en kriza momento, ĝi fariĝas tre danĝera. La gaŭroj plej ofte pariĝas en frosta sezono, kaj tiuj, kiuj vivas en la tropikaj zonoj, pariĝas en seka sezono. Dum la pariĝa tempo virgaŭroj faras inter si luktadon por gajni gaŭrinojn. En aŭgusto kaj septembro, la gaŭrino naskas ĉiufoje unu idon. La gravedeco daŭras 9 monatojn. Dum mamnutrado de sia ido la gaŭrino sin montras feroca kaj atakema.

Vivejo redakti

Tiuj orientalisa bestoj preferas la montetajn malfermajn tropikajn arbarojn kaj la arbarsavanojn.

Ili troviĝas interalie en jenaj ekoregionoj : la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj, narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj, la nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.

Bildaro redakti


Eksteraj ligiloj redakti