La gabelo estis imposto pagenda al la senjoro laŭ la sistemo de feŭdismo en la Mezepoko. Ĝi plikostigis diversajn bazajn produktojn, kiel ekzemple la salo.

Dokumento pri gabeloj: Bail des gabelles (1687).

En la ekonomia historio ĝi estas tre bone dokumentita kiel ofta imposto, pro sia ricevofacilo kontraste al alitipaj impostoj. La franca "gabelle" sur salo estis grava imposto de la Antikva Reĝimo en Francio. Estis similaj impostoj en Hispanio kaj aliaj landoj. Ili estis tre kritikitaj kiel malprogresaj ĉar estis suferitaj pli de la malriĉuloj ol de la riĉuloj, kiuj kutime ne devis pagi tion kiel privilegiuloj aŭ eĉ havi mem propran produktadon de la impostita konsumaĵo (plej ofte manĝaĵoj); kvankam pri la salo, ĉar estis malfacile disponi de privata aliro al tio, temis pri pli universala imposto. Foje, kaj salo kaj salproduktejo estis celo de monopolo, same kiel aliaj privilegioj, profite al la reĝoj, kiuj povis cedi tion al partikularulo, kiel ekzemple al nobelo aŭ ekleziulo.

Bibliografio redakti

  • Brias, Bernard (1984). Contrebandiers du sel: La vie des faux sauniers au temps de la gabelle. Paris. pp. 84–90.
  • Chazelas, Jean (1968). "La suppression de la gabelle du sel en 1945". Le rôle du sel dans l'histoire: travaux préparés sous la direction de Michel Mollat. Presses universitaires de France: 263–65.