Gabriel Chavet

franca esperantisto

Gabriel CHAVET [ŝave'] (naskiĝis la 14-an de decembro 1880 en Digoin apud Macon, mortis la 23-an de oktobro 1972 en Parizo) estis franca esperantisto kaj pacifisto, licenciato de leĝoscienco, komerca direktoro.

Gabriel Chavet
Foto de 1906
Foto de 1906
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1880 (1880-12-14)
en Digoin
Morto 23-an de oktobro 1972 (1972-10-23) (91-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Subskribo Gabriel Chavet
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Karikatura bildkarto de 1913

Pacifismo redakti

Chavet kunlaboris al diversaj pacifistaj societoj kaj revuoj. De 1922 li estis sekretario-kasisto de la "Ligue Internationale de la Paix et de la Liberté" (Ligo internacia de la paco kaj de la libereco), unu el la plej malnovaj pacifistaj asocioj (1867), kaj zorgis pri la publikigo de ĝia bulteno.

Esperanto en Francio redakti

Alice Roux, lia instruistino pri la germana lingvo, malkovrigis al li esperanton. En aŭgusto 1896 Chavet lernis sola la lingvon. En januaro 1897, tiam studento en la gimnazio de Louhans (apud Macon), li tie fondis kun kolegoj de la lernejo la Klubon E-istan de Louhans, la unuan klubon fonditan en Francujo. Li verkis prop. artikolojn kaj polemikis pri Esperanto kun la fama franca ĵurnalisto Fr. Sarcey. En 1900 fondiĝis la Grupo E-ista de Parizo, kies sekretario-kasisto li estis. En 1903 pro malsano li rezignis tiun oficon.

Centra Oficejo redakti

Kiel sekretario de la Esperantista Centra Oficejo, de 1905, li ageme partoprenis la organizon de la UK-j 1906-1914. Li estis ĝenerala sekretario de ĉiuj tiuj kongresoj kaj redaktis la oficialajn raportojn. Li ankaŭ prenis sur sin la sekretarian laboron de la Lingva Komitato, zorgis pri la redaktado de la Oficiala Gazeto Esperantista kaj pri publikigo de ĉiuj gravaj laboroj eldonitaj de 1-a Centra Oficejo pri statistiko bibliografio ktp., ekzemple Esperantista Societaro (nomaro de ĉiuj grupoj kaj organizoj); Principoj de Decimala Klasigo kun apliko al Esperanto, 1908. De 1909 Chavet estis membro de la Lingva Komitato.

Li starigis kun Edmond Privat la regulojn de la kontrakto de Helsinki, kiu daŭris de 1922 ĝis 1932. Gabriel Chavet estis prezidanto aŭ sekretario de diversaj Esperantistaj grupoj, sekcioj aŭ asocioj, faris multajn informajn paroladojn kaj kursojn, fondis kun Georges Warnier la Librairie de l'Espéranto (Librovendejo de Esperanto) en 1906. Dum la unua mondmilito li instigis la Subministron de la milita sanitara servado, Justin Godard, ke li sendu oficialan cirkuleron por rekomendi al ĉiuj militkuracejoj disdoni al la soldatoj gvidlibrojn de la Ruĝa Kruco en diversaj lingvoj kun traduko en Esperanto de la frazoj necesaj al la militvunditoj. - Ekde ĉirkaŭ 1932 li daŭrigis sian informan agadon en Lille, kie li prezidis la lokan grupon. - Li fondis la unuan asocion de francaj poŝtistoj Esperantistaj, kun publikigo de broŝuro en 1911; li partoprenis en la fondo de asocio de pacifistaj Esperantistoj kun kunlaboro al la revuo Espero pacifista (1905-1906); en la fondo de la Rotaria Esperanto-Amikaro en 1928; kaj ĉiam laboras en la rotariaj rondoj por Esperanto.

Verkoj redakti

Chavet verkis por diversaj E-aj ĵurnaloj artikolojn pri itala, flandra kaj hispana artoj kaj speciale en la periodaĵo "Revuo" gravan verkon pri la pentristo El Greco, premiitan en la Floraj Ludoj. Krome li verkis:

  • 1907: kun Warnier, lernolibron Espéranto - Manuel (55000 e-roj venditaj ĝis 1932).
  • 1910: kun Warnier Franca-Esperanto vortaron.
  • 1912: kun Warnier Corrigé d'Espéranto - Manuel.
  • sola: Grasa Lignaĵisto, trad. de itala novelo, 1906.
  • ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio (1933-1934). L. BASTIEN.

La plej aĝa membro de Veterana Esperantista Klubo. En la jaro 1905 li fariĝis sekretario de la Esperantista Centra Oficejo kaj, de 1906 gis 1914, organizis la Universalajn Kongresojn kiel ilia ĝenerala sekretario. Lia agado estis larĝaskala. Krom fondi, jam de 1897, lokajn Esperanto-grupojn kiel pioniro en Francujo, li aktivis en la medio de pacifistoj, rotarianoj kaj poŝtistoj. En 1907 li verkis lernolibron Espéranto - Manuel kun Warnier, en 1912 Corrigé d'Espéranto - Manuel kaj poste francan-Esperantan vortaron. Li estis krome unu el la kunlaborantoj por Enciklopedio de Esperanto, eldonita en 1933. Membro de la Lingva Komitato ekde 1909, li prenis sur sin ian sekretarian laboron, redaktis la gravan Oficiala Gazeto Esperantista' kaj multajn eldonaĵojn de la Esperantista Centra Oficejo.

Recenzoj redakti

 
 Kvankam en la nuna tempo jam ekzistas diversaj vortaroj pri Esperanto, mi ne hezitas rekomendi tiun de S-roj Chavet kaj Warnier, kiel plenan, praktikan kaj samtempe malmultekostan.

La libro de S-ro Chavet kaj Warnier, enhavas ĉe sia fino liston da propraj nomoj, konforme kun la laboroj de la speciala komisio de la Lingva Komitato. Jen tre ŝatinda ennovigo.

Mi tutkore deziras al la aŭtoroj bonan debiton (sic). 
— Belga Esperantisto n028 (feb 1911)

Eksteraj ligiloj redakti

  • "La vojo" poemo de L.L. Zamenhof, laŭtlegata de Gabriel Chavet la 27-an de Majo 1914, kadre de la projekto "Arĥivoj de la Parolo" en la Pariza universitato Sorbono.