Gabriel Daniel Fahrenheit

Gabriel Daniel FAHRENHEIT [GABriel DAniel FArenhajt], laŭ aliaj fontoj Daniel Gabriel FAHRENHEIT (naskiĝis la 24-an de majo, 1686 en Danzig, mortis la 16-an de septembro, 1736 en Hago) estis germana fizikisto kaj konstruisto de mezuriloj. De li oni nomiĝis temperatur-mezurunuo, Farenhejto (ang. Fahrenheit).

Gabriel Daniel Fahrenheit
Fahrenheit small.jpg
Persona informo
Daniel Gabriel Fahrenheit
Naskiĝo 24-an de majo 1686 (1686-05-24)
en Gdańsk
Morto 16-an de septembro 1736 (1736-09-16) (50-jara)
en Hago
Tombo Kloosterkerk, The Hague [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj [#]
Subskribo Gabriel Daniel Fahrenheit
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • instrumentofaristo • kemiisto [#]
Laborkampo fiziko [#]
Aktiva en Hago • AmsterdamoDanioAmsterdamo [#]
Verkado
Verkoj grado farenhejta [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
naskiĝdomo de Fahrenheit

Post la frua morto de la gepatroj Gabriel Daniel Fahrenheit komencis komercistan karieron en Amsterdamo, sed lia intereso pri natursciencoj fariĝis tiel granda, ke li pli kaj pli dediĉis sin al fizikaj eksperimentoj kaj al la konstruado de instrumentoj.

Por ampleksigi siajn sciojn, li vojaĝis i.a. tra Skandinavio, Anglio, Germanio kaj Francio. Ekde 1718 li tre sukcese prelegis pri natursciencaj temoj kaj en la jaro 1724 li fariĝis membro de la Londona Royal Society.

Farenhejta skalo kaj instrumentojRedakti

Fahrenheit kreis aerometron, piknometron, hipsobarometron kaj termometron kun skalo, kiu ankoraŭ nuntempe en kelkaj landoj estas uzata por mezuri temperaturon.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti