Gabriel Soares de Sousa
Gabriel Soares de Sousa estis kolonia proprietulo de sukerkana muelilo, komercisto, internlandisto kaj nagivisto, historiisto, pli konata pro sia verko "Tratado descritivo do Brasil" (1587), traktaĵo kiu konsistigas unu el la unuaj kaj plej eksterordinaraj raportoj pri kolonia Brazilo, kiu enhavas gravajn geografiajn, botanikajn, etnografiajn kaj lingvajn datumojn, kaj publikigitan postmorte fare de la brazila historiisto Varnhagen (1879), en Lisbono.[1]
Gabriel Soares de Sousa (1540-1592) | ||
---|---|---|
![]() "Priskriba traktaĵo de Brazilo", verko eldonita en la 1587-a.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1540 en Ribatejo, Reĝlando Portugalio | |
Morto | 1592 en Salvadoro de Bahio, Bahio, Brazilo | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo verkisto historiisto terkultivisto botanikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi iris al Brazilo inter 1565 kaj 1569. En Bahio li establis sin kiel agrikultura koloniano. Tie li edziĝis kaj prosperis ĝis la punkto, ke dum siaj 17 jaroj tie li fariĝis posedanto de sukerfabriko kaj riĉiĝis, kiel videblas el sia testamento. Akirinte pozicion kun riĉaĵo, li estis unu el la bonaj viroj de la tero kaj konsilisto en la Salvadora Urba Konsilio.
Lia frato, kiu ŝajne antaŭis lin, esploris la landinternon de la rivero São Francisco, kie li supozis malkovri altvalorajn minejojn. Post lia morto, Gabriel Soares volis daŭrigi siajn esploradojn kaj eltrovaĵojn. Kun tiu celo en menso, li iris al Eŭropo en 1584, por peti rajtigon kaj favorojn de la Kortego de Madrido por sia entrepreno serĉi kaj ekspluati tiajn minejojn.
Por pravigi siajn projektojn kaj petojn, kaj akiri la bonvolon de tiuj, kiuj povis doni al li la favorojn, kiujn li volis, nome la ministro D. pt:Cristóvão de Moura (1538-1613), li verkis en la kvar jaroj inter 1584 kaj 1587 la longan memorlibron, kiel li mem nomis ĝin, kiu restis neeldonita ĝis la 19-a jarcento, estis eldonita sub malsamaj titoloj, konsistigante veran enciklopedion de Brazilo en la tempo de ĝia komponado.
Soares, viro de bona naskiĝo se ne nobelo de genlinio, sufiĉe edukita, tre inteligenta, estis scivolema observi kaj lerni, kaj bonega observanto kiel la libro rivelas. Kvankam determinita je la bezono de la momento, la verko ne estis kunmetaĵo de improvizo kaj memoro. Por skribi ĝin, li uzis, kiel li deklaras, la "multaj skribaj memoroj", kiujn li faris dum la 17 jaroj de sia restado en Brazilo pri tio, kio ŝajnis atentinda.
Akirinte la koncedojn kaj favorojn petitajn, li estis nomumita ĝenerala kapitano kaj guberniestro de la konkero kiun li faris kaj la minejoj kiujn li malkovris, li revenis al Brazilo en 1591, kun ekspedicio de 360 kolonianoj kaj kvar monaĥoj.
Lia entrepreno tute fiaskis, ĉar li ne nur ŝiprompiĝis ĉe la marbordo de Sergipe sed poste, kun la resto de la ekspedicio, kiun li sukcesis savi de la ŝiprompiĝo kaj rekonstrui en Bahio, li pereis en la internlandaj teritorioj, tra kiuj li eniris. Li mortis ĉe la fino de 1591, proksime de la fontoj de la Rivero Paragŭasuo.
Liaj ostoj estis entombigitaj en la ĉefkapelo de la eklezio de la monaĥejo de São Bento, kun la surskribo sur la tomboŝtono kiu kovras ilin: "Ĉi tie kuŝas pekulo" kiel disponigita en la testamento. El tiu ĉi dokumento oni povas konkludi, ke li estis riĉa, pia homo, ege zorgema pri la savo de sia animo, per almozo, piaj verkoj, mesoj kaj similaj rimedoj, kiujn la katolikoj havas por akiri tion.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Brasil Escola
- ↑ La nuna artikolo estis tradukita srubaze de la portugala Vikipedia dokumento.