Gabriela Moser

aŭstra politikisto

Gabriela MOSER (naskiĝinta la 28-an de julio 1954 en Linz, mortinta la 12-an de marto 2019[1]) estis aŭstra pedagogino gimnazia kaj politikistino de la partio La Verduloj – La Verda Alternativo. Inter novembro 1994 kaj januaro 1996 kiel ankaŭ inter novembro 1997 kaj novembro 2017 ŝi estis deputitino de Nacia Konsilio. Krome li estis porparolantino pri aferoj koncernantaj konstruadon, trafikon kaj konsumantprotektado.

Gabriela Moser
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1954 (1954-07-28)
en Linz
Morto 12-an de marto 2019 (2019-03-12) (64-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Salcburgo
Okupo
Okupo politikistoinstruistobibliotekisto
vdr

Vivo redakti

Moser frekventis inter 1960 kaj 1964 bazlernejon kaj inter 1964 kaj 1972 gimnazion. Poste ŝi ekstudis historion kaj germanistikon ĉe la universitato de Salcburgo. Finstudo estis en 1978, doktoriĝo fariĝisi en 1997. Post la studoj ŝi instruistinis inter 1978 kaj 1997 en Linz. Post la demisio politika en 2017 ŝi denove lernigadis en Linz.

Inter 1985 kaj 1991 ŝi estris la filion linz-an de la Verduloj. Ekde 1991 ŝi membris ĉe la frakcia estraro de Supra Aŭstrio; inter 1996 kaj 1997 ŝi membris en la federacia estraro partia. Inter 1994 kaj 1995 ŝi paroladis por la Verduloj pri sanecaj aferoj en la aŭstria parlamento. Ree ŝi parlamentanis ekde 1997 danke al voĉdono direkta de anoj de Supra Aŭstrio.

Ekde la 18.11.2011 ŝi prezidantis en la komisiono esplora kontraŭkorupcia (ĝis la 18.12.2012). En januaro 2011 ŝi akuzis dum intervjuo donita ĉe ORF la eksan ministron pri financoj Karl-Heinz Grasser protekta patrono de la impostfraŭduloj kaj favorinto de diversaj firmaoj dum impostaj kontroloj. Post majo 2013 ŝi devis revoki kaj dementi tiun ĉi aserton pro verdikto.[2]

Honoroj redakti

  • 2005: granda ora meritsigno de la Respubliko Aŭstrio[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti