Gabriela Preissová

(Alidirektita el Gabriela PREISSOVÁ)

Gabriela PREISSOVÁ (naskiĝis la 23-an de marto 1862 en Kutná Hora - mortis la 27-an de marto 1946 en Praha) estis ĉeĥa verkistino, precipe de du gravaj dramoj, kiuj estis muzikigitaj kiel operoj.

Gabriela Preissová
Gabriela Preissova en 1886 pentrita de Jan Vilímek
Gabriela Preissova en 1886 pentrita de Jan Vilímek
Persona informo
Gabriela Preissová
Naskonomo Gabriela Sekerová
Naskiĝo la  23-an de marto 1862(nun 1862-03-23)
en Kutná Hora
Morto la 27-an de marto 1946 (84‑jara)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Familio
Infanoj Dimitrij Preiss vd
Profesio
Alia nomo Matylda Dumontová vd
Okupo verkistodramaturgo • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • redaktoro vd
Aktiva en HodonínOslavany vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia knabina nomo estis Severová, en 1880 ŝi edziniĝis al Jan Preiss, kasisto de sukerfabriko en Hodonín, unu el la centroj de folklora regiono nomata Moravia Slovakio. Tie ŝi ekkonis kamparan vivon de tiu originala popolo. En 1908 ŝi vidviniĝis kaj edziniĝis al kolonelo Adolf Halbaerth.

Ŝi debutis per rakontoj, sed ŝiaj ĉefverkoj estas dramoj Konkubino de la mastro kaj Ŝia zorgatino. La unuan muzikigis kiel operon Josef Bohuslav Foerster sub la nomo Eva, la duan Leoš Janáček, kiu apartenas ankaŭ al liaj ĉefverkoj.

Verkoj redakti

  • Obrázky ze Slovácka (Bildoj el Moravia Slovakio, 1886)
  • Gazdina roba (Konkubino de la mastro, 1890)
  • Její pastorkyňa (Ŝia zorgatino, 1891)
  • Jaro v podzámčí (Printempo en subkastelejo, 1925)
  • Svatý Václav (Sankta Venceslao, 1929)