Gabriella Stimácz

hungara baletisto

Gabriella Stimácz [ŝtimAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stimácz Gabriella estis hungara baletisto, baletmajstro, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Ervin Lázár, ŝia geedziĝa nomo estis Lázár Ervinné, kiun ŝi tenis ankaŭ post la divorco.

Gabriella Stimácz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1941 (1941-02-03)
en Budapeŝto
Morto antaŭ la 10-an de majo 2014
en Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Dancarta Altlernejo
Okupo
Okupo baleta dancisto • baleta majstro
vdr

Gabriella Stimácz[1] naskiĝis la 3-an de februaro 1941 en Budapeŝto, ŝi mortis antaŭ la 10-an de majo 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gabriella Stimácz akiris baletistan diplomon en en 1959. Ŝia ĉefinstruisto estis Hedvig Hidas. Post la diplomo ŝi aliĝis al baleta branĉo de Nacia Teatro (Pécs), kie ŝi ricevis ofte ĉefrolojn. En 1961 ŝi akiris ankaŭ pedagogian diplomon, poste ŝi ankaŭ instruis baleton en arta mezlernejo de Pécs. Baldaŭ ŝi estis ankaŭ koreografia asistanto en la teatrejo. Ekde la 1980-aj jaroj ŝi instruis en la Hungara Dancarta Altlernejo. Ŝi edziniĝis en 1961 kaj divorcis en 1967.

Ŝiaj roloj (elekto) redakti

  • Imre Eck:
    • Oly korban éltem... - amatino
    • A parancs - konscienco
    • Változatok egy találkozásra - memoro de la knabo
    • A fából faragott királyfi - malbona feino
    • Concerto - pavo
    • Requiem - ĉefrolo
  • Gyula Harangozó:
    • Polovec táncok - virino
    • Csárdajelenet - ciganino

Ŝiaj elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti