Gabriella Sulyok
Gabriella Sulyok [ŝujok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sulyok Gabriella estas hungara grafikisto, videokameraisto.
Gabriella Sulyok | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1939 (85-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1958–1964) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto grafikartisto |
Gabriella Sulyok [1] naskiĝis la 12-an de marto 1939 en Sopron.
Biografio
redaktiGabriella Sulyok studis en Belarta Altlernejo inter 1958-1964. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi kaj Jenő Barcsay. Post siaj studoj ŝi studis jaron en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo por akiri konojn pri la kamerao. Inter 1965 kaj 1970 ŝi estis desegnisto de la Arkeologia Muzeo de Bagdado, kie ŝi ilustris eldonaĵojn pri la pratempaj vestoj, kostumoj. Hejmenveninta ŝi daŭris tiun laboron dum 3 jaroj. Inter 1973-1976 ŝi havis stipendion. Ekde 1996 ŝi produktas ankaŭ videojn pri artaj okazintaĵoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1982-2014.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Sopron (1972, 1982, 1995, 2005, 2012)
- Budapeŝto (1975, 1980, 1985, 1993, 2001, 2007, 2016)
- Hamburgo (1981)
- Bagdado (1988)
- Győr (1999)
- Artistkolonio (Szolnok) (2008)
- Hódmezővásárhely (2010)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Hódmezővásárhely (1972-)
- Miskolc (1975)
- Budapeŝto (1976, 1985, 2001, 2010)
- Parizo (1978)
- Rohrschach (1994)
- Sopron (2000)
- Arthalo Budapeŝto (2001)
- Pekino (2004, 2011)
- Szentendre (2006)
Elektitaj grafikaĵoj
redakti- Budapest életkép (akvaforto)
- Rovar-bolygó (1987, akvaforto)
- Asszony (1987, tuĉodesegnaĵo)
- Önarckép (1972, memportreto)
- Lovagló király (1968, ilustraĵo)
- „A sumer viseletek”, „A babiloni-akkád viseletek” „Az asszír viseletek” ilustraĵoj
Elektitaj videoj
redakti- "Szín-fény-rajz" (1998, pri artistoj en Szolnok)
- "Filmetűdök" (2000, pri artistoj en Budapeŝto)
- "Textilművész - iparművészekről" (2006, pri tekstilistoj en Kecskemét)
- „Filmetűdök Gink Károly és Gink Judit emlékére” (2012, premiita en Szolnok)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio