Muamar Kadafi

Libia militisto kaj ŝtatestro (1942–2011)
(Alidirektita el Gadafi)

Muamar KADAFIMuamar GADAFI, arabe معمر القذافي Muʿammar al-Qaḏḏāfī Pri tiu ĉi sono audio, Libia prononco: [muˈʕæmmɑrˤ əl ɡædˈdæːfi] (naskiĝis la 7-an de junio 1942 en Sirto, mortis samloke la 20-an de oktobro 2011) estis libia politikisto, ĝia gvidanto ekde 1969 ĝis sia morto. En 2009 li estis nomumita prezidanto de la Afrika Unio.

Muamar Kadafi
Persona informo
معمر القذافي‎
Naskonomo Muammar Muhammad Abu Minyar Gadafi
Naskiĝo 7-an de junio 1942 (1942-06-07)
en Qasr Abu Hadi,  Itala Libio
Morto 20-an de oktobro 2011 (2011-10-20) (69-jaraĝa)
en Sirto
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Nacia Transira Konsilio vd
Tombo Libia Dezerto vd
Religio Kuranismosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco LibioReĝlando LibioGranda Socialisma Popola Araba Amasrespubliko Libio vd
Alma mater Milita Universitata Akademio de Bengazi • University of Libya • Joint Services Command and Staff College • Fu Hsing Kang College, National Defense University vd
Partio Araba Socialista Unuiĝo • Araba Socialista Unio vd
Subskribo Muamar Kadafi
Familio
Patro Mohammed Abdus-Salam vd
Patrino Aisha Ben Niran vd
Edz(in)o Fathia Nuri Khalid • Safia Farkash vd
Infanoj Al-Saadi Gaddafi • Sajf al-Islam Kadafi • Hannibal Muammar Gaddafi • Mutassim Gaddafi • Saif al-Arab Gaddafi • Khamis Gaddafi • Muhammad Gaddafi • Ayesha Gaddafi vd
Profesio
Okupo politikistoverkistooficiro vd
Aktiva dum 1961–20-a de oktobro 2011 vd
Verkado
Verkoj La Verda Libro ❦
teorio de la Tria Internacio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muamar Kadafi naskiĝis en 1942, en beduena tribo, kaj elektis armean karieron. En 1969 li gvidis grupon da armeaj oficiroj kiuj perforte transprenis la povon de la reĝo Idris. Kadafi estis influita de la idealo de Pan-arabismo. Lia heroo estis la egipta prezidanto Nasser. Li kreis diktaturon kiu fariĝis unu el la plej long-daŭraj en la mondo.

Kiel armea soldato li grimpis la stuparon de la rangoj en sia armea kariero. Li prenis la politikan potencon en la lando per milita puĉo en septembro 1969, detroniginta la maljunan reĝon idris. Ekde tiam Gadafi tiel enkondukis internan politikon en Libio, kiel kombinis araban naciismon kun bonfarton kaj estis nomita "islama socialismo", kaj antaŭenigis sian reĝimon bazitan sur kulto al personeco, forigante ĉian manifestiĝon de opozicio kontraŭ sia reĝimo. Li ankaŭ estis fama pro sia paradema kaj ekscentra personeco kaj vivstilo.

La ideologio de Kadafi estas mikso da tria-mondismo, socialismo kaj islamo. Tio kristaliĝis en la formala nomo de la ŝtata tiatempe Socialisma Popola Libia Araba Respubliko.

Kadafi estis unu el la malmultaj arabaj diktatoroj kiuj dumlonge rifuzas akcepti iun ajn pac-traktadon kun la ŝtato Israelo.

Li vidis sin kiel mondklasa estro kaj gvidanto, kaj kun la helpo de riĉeco de Libio, kies superpotenco baziĝas sur ĝiaj grandegaj kvantoj de nafto, emis enmiksiĝi en la aferojn de aliaj arabaj landoj kaj Afriko, kaj sponsoris arabajn teroristajn organizaĵojn tra la mondo. Pro tiu sponsorado al terorismo Libio dum jaroj suferis ekonomiajn sankciojn kaj misilatakoj de NATO.

La reformoj, kiujn li faris post la teroraj atakoj de la 11a de septembro 2001, inkluzive la publikigo kaj internacia kontrolo de la ŝtata programo pri armiloj de amasa detruo, ne helpis lin travivi la eventojn de la araba printempo. En februaro 2011 komenciĝis enlanda milito en Libio kontraŭ lia regado. Dekomence la ribeluloj prenis regadon de orienta regiono de la grandurboj Bengazi kaj Tobruk kaj de aliaj en okcidento kia Misrata. Kelkajn fojon la trupoj fidelaj al Kadafi antaŭenigis dum la ribeluloj retiriĝis kaj inverse, ĉefe kiam la aviadiloj de NATO komencis bombardadi la trupojn de Kadafi kaj militajn aŭ registarajn konstruaĵojn. Filoj de Kadafi estis klaraj subtenantoj de la pluigo de la patro en la povo.

Nokte al la 1-a de majo dum bombado de NATO pereis la filo de Muamar Kadafi Sajf al-Arab kaj tri nepoj de la libia ŝtatestro. Baldaŭ post tio homamasoj atakis ambasadorejojn de Britio, Italio kaj oficejon de UN en Tripolo. Responde al detruo de sia ambasadorejo Britio deklaris libian ambasadoron persona non grata.

Vidu ankaŭ redakti