Gadolinito

mineralo

Gadolinito estas la termino per kiu oni nomigas du mineralojn de la grupo de la silikatoj, subgrupo de nezosilikatoj. De malhela koloro, ĝi estas mineralo preskaŭ nigra kun vitreca brilo, kaj formita ĉefe de silikatoj de cerio, lantano, itrio, neodimo, berilio kaj fero kies formulo estas (Ce,La,Nd,Y)2FeBe2Si2O10

Gadolinito.

Malkovro redakti

La gadolinito estis nomumita en 1800 fare de Johan Gadolin, la finna mineraloga-kemia kiu en 1792 estis izolinta por la unua fojo oksidon de itrio, nome unu de la elementoj de la raraj teroj kun tiu mineralo. La gadolinio, nome unu de la raraj teroj, estis nomita laŭ li. Tamen, la gadolinito enhavas nur ererojn el gadolinio. Kiam Gadolin analizis tiun mineralon, perdis la oportunon malkovri duan elementon: tio kion li pensis aluminio estas fakte elemento kiu ne estos oficiale malkovrita ĝis 1798, nome berilo.

La koloro de la mineralo gadolinito povas varii, de verdecblua, verdechela, bruneca kaj nigra kiam ĝi ŝanĝiĝas. La gadolinito havas aspekton de kompaktaj masoj, kaj prismaj kristaloj de grasa brilo.

La plej grandaj kristaloj estas troveblaj en Norvegio, kvankam ekzistas gravaj kuŝejoj en Svedio kaj Usono.