Gagra (kartvele გაგრა) estas ĉemara urbeto en Abĥazio, fondita en antikveco de grekaj koloniistoj. Antaŭ la milito, okazinta ĉi tie en komenco de la 1990-aj, en la urbo loĝis 26 636 personoj (datumoj de 1989). Signifa parto de la loĝantaro (ĉefe etnaj kartveloj) devis forlasi la urbon, rifuĝinte al Kartvelio, Rusio kaj aliaj lokoj.

Gagra
kartvele გაგრა, abĥaze Гагра, ruse Гагра
urbo
Gagra, vido de Nigra Maro
Oficiala nomo: გაგრა
Lando Kartvelio Kartvelio
Respubliko Abĥazio
Distrikto Distrikto Gagra
Historiaj regionoj Rusa Imperio, Kartvela reĝlando, Kartvela SSR
Montaro Kaŭkazo
Maro Nigra Maro
Situo Gagra
 - koordinatoj 43° 20′ 00″ N 40° 13′ 00″ O / 43.33333 °N, 40.21667 °O / 43.33333; 40.21667 (mapo)
Loĝantaro 15 700 (2008)
Unua mencio 6-a jarcento a.K.
Horzono UTC (UTC+3)
 - somera tempo UTC (UTC+4)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +7 840 23xxxxx
Aŭtokodoj ABH
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Situo enkadre de Kartvelio
Vikimedia Komunejo: Gagra
Retpaĝo: gagra-city.com
Gagra
Skulptaĵo en Gagra
Gagra, Abĥazio

Turismo redakti

La urbeto estis tre populara ripoz-loko en Sovet-Unio, multaj turistoj daŭre venadas al la urbo por ripozi ĉe la Nigra maro malgraŭ la malstabila statuso de Abĥazio. Turistojn el Rusio kaj aliaj nordaj landoj logas al Gagra ekzotikaj kreskaĵoj, relative malaltaj prezoj, varma maro kaj bela montaro.

La plaĝoj en Gagra estas gruzaj kaj sablaj (kun relative grandaj sableroj-ŝtonetoj).

Klimato redakti

La klimato en Gagra estas subtropika.

Eksteraj ligiloj redakti