Gaja lernolibro

(Alidirektita el Gaja Lernolibro)

Gaja Lernolibro de Esperanto por Meminstruado [1] estas libro verkita kaj memeldonita 118-paĝe de Carl Walter en Berlino en la jaro 1933.

Gaja Lernolibro
Gaja Lernolibro
Kovrilpaĝo de la 2-a eldono (1934)
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Carl Walter
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1932
Loko Berlino
Eldoninto C. Walter
Trajtoj
Paĝoj 118 (1-a eld.)
112 (2-a eld.)
vdr

Du jarojn poste sekvis dua eldono, 112-paĝa, titolita Gaja Lernolibro de Esperanto por Sininstruo. La verko enhavas 120 bildojn de Peter Thienhaus.

Recenzoj redakti

 
 Ĝi estas nur Esperanta kaj speciale aranĝita por meminstruiĝo; ĝi uzas rektan metodon, celas distri kaj paroligi la lernanton, tial konsistas, sur unu kolono, el 128 amuzaj bildetoj kun demandoj kaj sur dua, el vortoj kaj respondoj. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo l81
 
 Tre bele prezentita kaj per agrablaj bildoj ilustrita lernolibro. Ĝi bone prizorgas la diversajn punktojn kiuj povus kaŭzi malfacilaĵojn al la komencantoj. Ĝi estas uzebla en ĉiuj landoj, ĉar la naciaj lingvoj estas uzataj nur en la antaŭparolo por montri la direkton sekvotan en la instruado aŭ la lernado. Ni varme rekomendas ĝin kai konsilas ĝian uzadon, ĉar la tekstoj estas g ajaj kaj plifamiigos la venkon pri la unuaj lingvaj malfacilaĵoj en la kursoj. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Referencoj redakti

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti