La Gaja tombejo (rumane: Cimitirul vesel) estas tombejo kun specife dekoritaj tombejaj lignaj steleoj (tomboŝtono) en la komunumo Săpânța en la distrikto Maramureș en la norda Rumanio. La dekorado estas dankenda al la plur-jardeka laboro de la loka artisto Stan Ioan Pătraș (1908—1977). Li dekoris la tradiciajn lignajn tombejajn steleojn per manpentritaj, koloraj, naivaj bildoj, kiuj prezentas la vivon de la mortintoj. Li ĉizis sur la steleo eĉ versojn, dialogojn rilate al la mortinto.

Gaja tombejo
koordinatoj 47° 58′ 17″ N, 23° 41′ 44″ O (mapo)47.97138888888923.695555555556Koordinatoj: 47° 58′ 17″ N, 23° 41′ 44″ O (mapo)
Map
Gaja tombejo
vdr
47.97138888888923.695555555556
Gaja tombejo (Rumanio)
Gaja tombejo (Rumanio)
DEC
Gaja tombejo
Gaja tombejo
Gaja tombejo
Gaja tombejo en Săpânța

La tombejo estas subĉiela muzeo kaj turisma allogaĵo.