Gajanejos [gaĥaNEĥos] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Gajanejo
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19192
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro María Araceli López García (PP)
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 1,77 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 2° 53′ U (mapo)40.843333333333-2.8911111111111Koordinatoj: 40° 51′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 1 028 m [+]
Areo 25,49 km²
Gajanejo (Hispanio)
Gajanejo (Hispanio)
DEC
Gajanejo
Gajanejo
Situo de Gajanejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gajanejos [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas gajanejero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 45 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,77 loĝ/km².

Situo redakti

Gajanejos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 1028 m super marnivelo; je 35 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25,49 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°50′36″N 2°53′28″Ok.

Historio redakti

La deveno de la vilaĝo estas nekonata, ĉar ĝi estis detruita en variaj okazoj; oni scias ke la vilaĝo estis detruita dum la Milito de Sendependiĝo, kiel rakontas Benito Pérez Galdós en isaj Episodios Nacionales. Poste, en la daŭro de la Batalo de Gvadalaĥaro, en marto 1937, la vilaĝo estis denove detruita tute, tiele ke post la milito kaj kelkaj jaroj la ŝtata servo de la frankismo nome Dirección General de Regiones Devastadas recknstruis novan vilaĝon, ĉe la iama detruita.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 45, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Gajanejos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Gajanejos kie oni falis al la nunaj 45.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti