Galata-turo (turke Galata kulesi, greke Πύργος του Γαλατά, Pirgos tu Galata) troviĝas en Galata, zono de la istanbula urbokvartalo Beyoğlu en Turkio. Iam temis pri ero de la sub la ĝenovanoj starigita ĉirkaŭfortikaĵo. Eble ĝi ankaŭ servadis kiel lumturo.

Galata-turo
turovidindaĵokonstruaĵomuzeo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko vd
Estiĝo 1349
Lando Turkio vd
Situo Beyoğlu
Areo 208
Situo
Geografia situo 41° 1′ 32″ N, 28° 58′ 27″ O (mapo)41.02555555555628.974166666667Koordinatoj: 41° 1′ 32″ N, 28° 58′ 27″ O (mapo)
Galata-turo (Istanbulo)
Galata-turo (Istanbulo)
DEC
Galata-turo
Galata-turo
Lokigo de Istanbulo en Turkio
Situo de Galata-turo
Map
Galata-turo
Parto de Trading Posts and Fortifications on Genoese Trade Routes from the Mediterranean to the Black Sea vd
Posedata de Directorate General of Foundations (Turkey) • Istanbul Metropolitan Municipality vd
Retejo https://muze.gov.tr/muze-detay?SectionId=GLT04&DistId=MRK
vdr
Galata-turo en Istanbulo

Historio redakti

Ĉ. 527 konstruigis la malnovan Galata-turon la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a i.a. por havigi funkciantan gvatturon. La unua turo detruitis en 1204 dum la konkero fare de la katolikaj eŭropanoj. Inter 1348/49 starigitis nova turo (Kristo-turo) kaj la ĝenovanoj uzis la zonon kiel rempararo kontraŭa al Konstantinopolo. Multajn tertremojn, ŝtormojn kaj fajregojn suferis la turo en la kuro de la historio. En 1967 la arĥitekto Köksal Anadol restaŭris ĝin kaj refaris kelkajn aĵojn laŭ originalaj planoj; eĉ la tegmento zorgeme reoriginaligitis. Nuntempe la turo daŭre fiere dominas per sia impona cilindra bazo ĉe la norda bordo de la Ora Korno. Temas pri unu el la plej belaj belvidejoj en la turkia metropolo.

Post la sieĝo de Konstantinopolo transprenis la turon en 1453 la otomanoj kaj faris ĝin sidejo de la elitotrupo de la janiĉaroj. Poste ĝi estis prizono por militkaptitoj kaj gvatturo. Post la fino de la Otomana imperio lokigitis tie en la 1960-aj jaroj fajrobrigado. Antaŭ kelka tempo oni remalkovris ĝian grandan turisman potencon. De sume 9 etaĝoj uzeblas sep; per lifto oni rekte alvenas al restoracio kun panoramo vere rava.[1]

Imitado redakti

En Königs Wusterhausen-Niederlehme en Germanujo oni faris en 1902 akvoturon, kiu tre similas al la Galataa-turo. Ĉu la komisiinto respektive la arĥitekto havis ian personan rilaton al Galata ne klaras.

Literaturo redakti

Notoj redakti