Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri regiono en Hispanio. Por informoj pri la similnoma historia regiono inter Ukrainio kaj Polio, vidu la artikolon Galicio.

GalegioGalegujo (hispane Galicia [galiθja], galege GalizaGalicia) estas regiono de Hispanio.

Comunidad Autónoma de Galicia
Comunidade Autónoma de Galicia
Aŭtonoma Komunumo Galegio
hispane Galicia, galege Galicia
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Comunidad Autónoma de Galicia
Comunidade Autónoma de Galicia
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Galegio
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Situo Santiago-de-Kompostelo
 - alteco 260 m s. m.
Ĉefurbo Santiago-de-Kompostelo
 - koordinatoj 42° 53′ 00″ N 08° 32′ 00″ U / 42.88333 °N, 8.53333 °U / 42.88333; -8.53333 (mapo)
Areo 29 574 km² (2 957 400 ha)
Loĝantaro 2 765 940 (2013)
Denseco 93,53 loĝ./km²
Aŭtonomeco 28-a de aprilo 1981
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-GA
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
Situo de Santiago-de-Kompostelo kadre de Hispanio
Situo de Galegio kadre de Hispanio
Situo de Galegio kadre de Hispanio
Situo de Galegio kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Galicia
Retpaĝo: Registaro de Galegio

La regiono havas proksimume 2.800.000 loĝantojn, kaj situas en la nordokcidenta angulo de la Ibera Duoninsulo.

Ĝi konsistas el la provincoj Korunjo, Lugo, Oŭrenso (galege Ourense), kaj Pontevedro (Pontevedra). La ĉefurbo de la regiono estas Santiago-de-Kompostelo en la provinco A Coruña. Aliaj grandaj urboj estas Vigo kaj Ferrol.

La loka lingvo estas la galega, kiu estas proksima parenco aŭ dialekto de la portugala, sed ĉiuj scipovas ankaŭ la kunoficialan hispanan.

La regiono ĝuas aŭtonomecon ene de la nuntempa administra organizado de Hispanio.

La galega ekonomio baziĝas en bieneta terkulturo, fiŝkaptado kaj akvokulturo.

Historio redakti

En la Mezepoko ekzistis Reĝlando Galegio, kies teritorion oni re-aligis al la Reĝlando Leono, kiu en 1230, dum la regado de Ferdinando la 3-a de Kastilio, estis definitive aligita kun la Regno Kastilio, en la Reĝlandon Kastilion.

Galegoj ege devis migri (kaj ankoraŭ migras) por teni sian vivon. En Hispanio, ili migris al Madrido kaj Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Eksterlanden, ili iris ĉefe al Argentino (oni ŝerce nomas Bonaeron "la kvina galega provinco", kaj laŭ argentina slango, ĉiuj hispanaj migrintoj estas nomataj "gallegos") kaj Kubo (Fidel Castro estis galegido). En la 1950-aj jaroj, oni iris al Eŭropo: Svisio, Germanio kaj Francio (Manu Chao estas galegido). Tre ofte hispanaj enmigrintoj kie ajn en la mondo estas galegoj.

Tabakokontrabando estis tradicia ekonomia rimedo por marbordaj galegoj. En la 1980-aj jaroj, kontrabandistoj kontaktis kolombiajn kartelojn kaj komencis labori pri multe pli profita kokaino. Galegio estas unu el la enirejoj por amerikaj drogoj en Eŭropo.

Geografio redakti

En Galegio estas du medioj nome la ĉemara kaj la montara. En la okcidenta marbordo estas specifa reliefo kiu estas unika en la tuta Iberio nome tre malrekta marbordo kun multaj enirejoj kaj neraktaj bordoj, insuletoj ktp., kiu finas (aŭ komencas laŭ vidpunkto) en elfluejo de rivero; tiuj golfetoj faritaj el riverelfluejo nomiĝas rio (en galega aŭ hispana "ria").

Tradicioj redakti

Kvankam la galega lingvo estas latinida, galegoj memoras la praloĝantajn keltojn. El ties influo kaj la atlantikaj rilatoj, aperas multaj tradicioj: muziko per galega sakŝalmo (gaita), kredo pri sorĉistoj (meigas) kaj fantomaj aperoj (Santa Compaña). Ankaŭ en Galegio troviĝas Finistero (Fisterra, "Ter-fino") parenca al bretona Finistère. Santiago de Compostela estas supozate la tomburbo de sankta Jakobo la Granda kaj la fino de Jakoba Vojo.

Famaj galegoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti