Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen)

La Galerio Kirko Ĉiuj Sanktuloj (germane: Museumsgalerie Allerheiligenkirche) troviĝas en Mühlhausen, Unterer Steinweg.

Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Lando Germanio vd
Konstrustilo(j) Gotika arkitekturo vd
Koordinatoj 51° 12′ 35″ N, 10° 27′ 44″ O (mapo)51.20982610.462105Koordinatoj: 51° 12′ 35″ N, 10° 27′ 44″ O (mapo)
Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen) (Germanio)
Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen) (Germanio)
DEC
Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen)
Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen)
Situo de Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Mühlhausen)
Map
Galerio preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
vdr
Vido de la preĝejo de sudo.

Priskribo redakti

Ŝuldas sian ekziston la Kirko de Ĉiuj Sanktuloj de Mühlhausen al la detruo de la Regna burgo en 1256. Kiel pentosigno por la tiam malkonstruita enburga kapelo la urbo konstruigis (i.a. por la klaso de oficistoj) novan paroĥan preĝejon. Dum la Kamparana ribelo tie ĉi intertraktadis anoj de la burĝaro, Thomas Müntzer, Heinrich Pfeiffer kaj aliaj protestantaj predikistoj kun la urba konsilantaro por akiri politikajn privilegiojn. Pro malcedo iĝis baldaŭ fama voĉdonado en la Kirko Nia Sinjorino, kiu detronigis la urbajn konsilianojn kaj instalis la t.n. Porĉiaman Konsilion (Ewiger Rat) obeantan nur al Müntzer.

La dum la 14-a jarcento pligrandigita kaj en la unua duono de la 18-a jarcento nove ekipita kirko servis post la Dua mondmilito kiel deponejo: de 1926-45 estis uzinta ĝin kiel preĝejon la komunumo surloka de la Memstara evangelia-lutera eklezio. De 1985-89 ĝi restaŭritis kaj ekiĝis muzeo. Bonvenigas hodiaŭ la vizitantojn belega interno: juvelaĵo de barokstila kirko kun pentrita plafono, ambona altaro kaj ornamitaj balkonoj, estante en granda konstrasto kun la sobreco de la ekstera gotikstila fasado.

Kolektoj redakti

Gastigas la kirko etan ekspozicion pri la historio de konstruo kaj restaŭradlaboroj kaj sekcion kun barokaj sakralaj skulptaĵoj. Ĉe la ĉirkaŭantaj balkonoj troviĝas daŭra ekspozicio pri la temo Artospaco Turingio inter 1945-90 unikante en la tuta federacia ŝtato. Kompletigas la tuton diversaj specialaj ekspozicioj, i.a. pri moderna arto.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 121

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la preĝejo en la retpaĝaro de la urbaj muzeoj