Galerio de la Akademio de Venecio

muzeo en Italio

La Galerio de la Akademio de Venecio (itale Gallerie dell'Accademia) estas muzeo pri antaŭ-19-a-jarcenta arto en Venecio, norda Italio. Ĝi situas en la Scuola della Carità sur la suda bordo de la Granda Kanalo, ene de la kvartalo Dorsoduro. Origine ĝi estis la galerio de la Accademia di Belle Arti di Venezia, la belarta akademio de Venecio, de kiu ĝi fariĝis sendependa en 1879. La du institucioj restis en la sama konstruaĵo ĝis 2004, kiam la artlernejo translokiĝis al la eksa « hospitalo de la nekurebluloj » (itale ospedale degli Incurabili).

Galerio de la Akademio de Venecio
Gallerie dell'Accademia
arta muzeo
museum of modern art (en) Traduki
Italian national museum (en) Traduki
muzea konstruaĵo
Museum of the Italian Ministry of Culture (en) Traduki
Istituto museale ad autonomia speciale (en) Traduki (2014–) Redakti la valoron en Wikidata
Lando Italio vd
Situo Venecio
Adreso Campo della Carità, Dorsoduro 1050, Venezia
Poŝtkodo 30123
Konstrustilo(j) renesanca arkitekturo • baroka arkitekturo • Gotika arkitekturo vd
Arkitekto(j) Andrea Palladio • Giorgio Massari vd
Estiĝo 1750
Malfermo 1817
Koordinatoj 45° 25′ 52″ N, 12° 19′ 41″ O (mapo)45.43107812.328139Koordinatoj: 45° 25′ 52″ N, 12° 19′ 41″ O (mapo)
Galerio de la Akademio de Venecio (Italio)
Galerio de la Akademio de Venecio (Italio)
DEC
Situo de Galerio de la Akademio de Venecio
Map
Galerio de la Akademio de Venecio
Jaraj vizitantoj: 97 731 (2020) Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝo http://www.gallerieaccademia.it/
vdr

La Gallerie dell'Accademia enhavas majstroverkojn de venecia pentrado ĝis la 19-a jarcento, ĝenerale aranĝitajn kronologie kvankam iuj temaj ekspozicioj estas evidentaj. La kolekto interalie inkluzivas la desegnaĵon de la Vitruvia homo fare de Leonardo da Vinci, kiu estas ekspoziciata nur malofte, ĉar la verko, estante sur papero, estas fragila kaj sentema al lumo.

Eksteraj ligiloj

redakti