Galindio

landoj en la suda parto de Prusio

Galindio estas unu el la landoj en la suda parto de Prusio, loĝata de Galindoj, kiu post la bataloj kun Pollando iĝis preskaŭ senhoma. Poste ĝi estis atakita de Sudovoj - ili ekprenis ĉiun propraĵo de la Galindoj.

La nomo de Galindio devenas de la vorto galas signifanta "en la rando de la mondo" - sude de Galindio ne estis Prusoj, do por ili Galindio estis la lasta gento. En la sud-okcidento estas Sasinio, norde Bartio kaj Nadrovio, oriente Sudovio.

En la duoninsulo, kie rivero Krutynia ligas kun Bełdany-lago oni rekonstruas loĝejon de Galindoj, oni montras galindan ĉiutagan vivon kaj okaze oni montras ritarojn kaj kutimojn.