Galinolo de insulo Gough

La Galinolo de insulo Gough, (Gallinula comeri) estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galinolo de insulo Gough

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Gallinula
Specio: G. comeri
Gallinula comeri
(Allen, 1892)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas tre simila al la Verdkrura galinoloKomuna galinolo, (Gallinula chloropus), sed tiu estas preskaŭ senfluga birdo, pli malgranda, kompakta kaj kun pli mallongaj flugiloj. Ĝi havas diferencigan ruĝecan bekon kun flava pinto.

Disvastiĝo redakti

Tiu birdo troviĝas nur en du apartegaj insuloj de Suda Atlantiko, nome insuloj Gough, alinome insulo Diego Álvarez, kie estas endemismo kaj de kie devenas kaj en Tristran da Cunha kien ĝi estis enmetita en 1956.

En insulo Gough ŝajne la futureco de la specio estas sekura ĉar la insulo estas natura rezervejo kaj Monda Heredaĵo. Dum la lasta jardeko de la 20a jarcento oni kalkulis 2500 reproduktantajn parojn tie. Insulo Island estas konsiderata la malplej ĝenata mezvarma insula ekosistemo en la Suda Atlantiko kaj loĝigas la plej gravajn birdajn koloniojn en la mondo kun 54 birdaj specioj, 22 reproduktantaj specioj kaj kvar endanĝerigitaj specioj. Tamen, en Tristan da Cunha ĝi ne estas konsiderata denaska specio kaj pro tio ne estas protektita.

Eksteraj ligiloj redakti