Jean Charles Galissard de Marignac

(Alidirektita el Galissard de Marignac)

Jean Charles Galissard de Marignac (1817-1894) estis svisa kemiisto kaj mineralogo, kies esploroj pri la atommaso sugestis la eblecon pri la ekzisto de la izotopoj, kaj liaj studoj pri la raraj teraj elementoj kondukis lin al la malkovro de la Iterbio, en 1878, kaj la kunmalkovro de la Gadolinio, en 1880. Li estis lernanto de organika kemio kun Justus von Liebig kaj studis mineralogion kun Jean-Baptiste Dumas kaj Louis Jacques Thénard, en Parizo.

Jean Charles Galissard de Marignac
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1817 (1817-04-24)
en Ĝenevo
Morto 15-an de aprilo 1894 (1894-04-15) (76-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoÉcole nationale supérieure des mines de Paris vd
Memorigilo Jean Charles Galissard de Marignac
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1886.

Selektita verkaro redakti

  • Sur l'isomorphisme des fluosilicates et des fluostannates et sur le poids atomique du Siliciu, 1858
  • Recherches chimiques et cristallographiques sur les Fluozirconates. Formule de la Zircone, 1860
  • Recherches chimiques et cristallographiques sur les Tungstates, les Fluotungstates et les Silicotungstates, 1863
  • Oeuvres Complètes, 1891
  • Sur la production et la nature de l'ozone, 1913

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti