Galivo
Galivo (angle Galway, irlande Gaillimh) estas la plej granda urbo en la okcidenta marbordo de Irlando. Ĝi estas universitata urbo, situanta apud la plej granda irlandaparolanta regiono en la lando, Connemara. La Graflando Galway/Gaillimh havas la saman nomon kiel la urbo.
Galivo | ||
irlande Gaillimh, angle Galway | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Gaillimh | ||
Lando | Irlando | |
---|---|---|
Provinco | Konoĥto | |
Graflando | Graflando Galivo | |
Golfo | Golfo de Galivo | |
Historia regiono | Irlanda libera ŝtato | |
Konataj lokoj | Galiva urba muzeo, Katedralo en Galivo | |
Rivero | Corrib Gaillimh | |
Situo | Galivo | |
- alteco | 20 m s. m. | |
- koordinatoj | 53° 16′ 19″ N 09° 02′ 56″ U / 53.27194 °N, 9.04889 °U (mapo) | |
Areo | 50,57 km² (5 057 ha) | |
Loĝantaro | 75 414 (2011) | |
Denseco | 1 491,28 loĝ./km² | |
Fondo | 1124 | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
- somera tempo | UTC (UTC+1) | |
Poŝtkodo | ||
Telefona antaŭkodo | 091 | |
Aŭtokodoj | G | |
Situo enkadre de Irlando
| ||
Vikimedia Komunejo: Galway | ||
Retpaĝo: www.galwaycity.ie | ||
En Galivo okazis la EEU-kongreso en 2012.[1]
En 2006 la loĝantaro de la urbo estis 72 414[2]. La urbo rapide kreskis ekde la 70-aj jaroj, kaj fariĝis pli granda ol Luimneach/Limerick.
Kulturo
redaktiOfte okazas festivaloj, koncertoj tradiciaj, popularaj kaj klasikaj, kaj endomaj kaj surstrataj teatraĵoj en la gaela kaj la angla. La plej grava gaellingva teatro en Irlando, Taibhdhearc na Gaillimhe [tajvjarak na gajljeve], La Galvaja Teatro, troviĝas en Galway[3].
La Nacia Universitato de Irlando en Galivo (NUI, irlande Ollscoil na hÉireann, Gaillimh, mallonge OÉ Gaillimh, angle National University of Ireland Galway, mallonge NUI Galway, latine Universitas Hiberniae Nationali apud Galviam) estis fondita en la jaro 1845.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU en la Blogo de Zlatko Tišljar
- ↑ Census 2006 — Volume 1 - Population Classified by Area, 2007-04-27 – Central Statistics Office (Irlando). PDF (4.22 MB)
- ↑ Garbhan MacAoidh, Galway - urbo de triboj, Monato, junio 2003, alirite la 29-an de decembro 2017.