Gallimard

franca eldonejo

Eldonejo Gallimard - france éditions Gallimard - estas franclingva libroeldonejo kun centra oficejo en la 7-a arondismento de Parizo. La eldonejo fondiĝis en 1911.

Gallimard
Gallimard
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1911 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondita 1911
Fondintoj Gaston Gallimard vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Agokampo libroeldonado
filiaj kompanioj Sodis • Éditions Joëlle Losfeld vd
Posedataj kompanioj Biblioteko de la Plejado • Série noire • Éditions Denoël • Folio • Gallimard Jeunesse • éditions de la Table ronde • Mercure de France vd
TTT gallimard.fr
vdr

Konsiderita kiel unu el la plej gravaj kaj influaj eldonejoj en Francio, precipe por la dudeka jarcento kaj nuntempa literaturo, Gallimard interalie en 2011 estis la distribuisto de katalogo konsistanta el 38 Goncourt-premiitoj, 38 verkistoj kiuj ricevis la Nobel-premion pri literaturo kaj 10 verkistoj honorigitaj per la premio Pulitzer.

Gallimard estas parto de la Madrigall Group, la tria plej granda franca eldoneja konzerno.