Gamelano estas la nomo por kaj la muzikstiloj, la muzikiloj kaj la ludantoj de ĝi en Indonezio.

Gamelano el Balio
Gamelano el Balio

Gamelanorkestro konsistas ĉefe el frapinstrumentoj kiel drumoj, kulintangoj, gongoj kaj ksilofonoj, sed ekzemple ankaŭ el flutoj.

Antaŭ ĉio sur Javo kaj Balio ĝi estas tre populara. Ĝi estas karakteriza por la indonezia popolmuziko.