Malfermi la ĉefan menuon

Gao Xingjian (naskiĝinta la 4-an de januaro 1940 en Tajĝou (Ĝjangsuo)) estas ĉina verkisto kaj pentristo.

Gao Xingjian
Gao Xingjian (2012, cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1940 (1940-01-04) (79-jara)
en Ganzhou
Lingvoj franca lingvoĉina lingvo
Ŝtataneco Ĉina Popola RespublikoFrancio
Alma mater Pekina Fremdlingva Universitato
Profesio
Profesio verkisto • pentristo • tradukisto • romanisto • dramaturgo • literaturkritikisto • reĝisoro
Verkoj The Other Shore
v  d  r
Information icon.svg


La verkisto en 2008.

VivoRedakti

Post la studo de la francaj lingvo kaj literaturo kaj tradukistaj laboroj li suferis je malfacilaĵoj dum la t.n. Kultura Revolucio kaj devis vivi en internigejoj kaj fari punlaborojn. De 1981-88 li estis dramaturgo en Pekino. Lia teatraĵo "La bushaltejo" (premiero 1983), alegorio je la fiaskinta malfaldiĝo post la Kultura Revolucio, estis kritikata kaj en Ĉinio kaj en la okcidentaj landoj: en Azio por esti tro nihilisma, en Eŭropo por esti simpla imitado de la verko Atendante Godoton de Samuel Beckett.

Post la malpermeso de siaj verkoj la verkisto ekvivis en Parizo en 1988 kaj akceptis la francan ŝtatanecon.

Temoj kaj literatura teknikoRedakti

Liaj avangardaj dramoj rezignas pri divido en scenoj kaj aktoj kaj funkciigas voĉojn kaj internajn monologojn. Ili ne bezonas luksajn kaj elspezigajn scenejajn dekoraciojn sed aplikas lumajn kaj sonajn efektojn. Iliaj temoj estas elĉerpita el la ĉiutaga vivo kaj ĝis nun ofte tabuitaj en Ĉinio, p.e. pri konfliktoj inter la generacioj aŭ pri la junula kriminaleco.

Ekde la 1990-aj jaroj li skribas romanojn, kiuj respegulas la kompleksecon de homa ekzisto laŭ ŝanĝantaj rakontperspektivoj ("La monto de la animoj", 1990).

Premio nobelaRedakti

En 2000 oni aljuĝis al li la nobelpremio pri literaturo.

Verkoj (elekto)Redakti

  • La sovaĝuloj (1985)
  • La alia bordo (1986)
  • La libro de soleca homo (1999)

LiteraturoRedakti