Gaono de Vilno

Rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj kabalisto.

Elijah Ben Salomon Zalman (hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן) respektive jide plennome Elijah ben Ŝlomo Zalman, nomata Gaono de Vilno (jide דער װילנער גאון), naskiĝis la 23-an de aprilo 1720 en Sielec kaj mortis la 9-an de oktobro 1797 en Vilno, estis matematikisto, rabeno, eminenta interpretisto de Talmudo kaj konanto de kabalo.

Elijah Ben Salomon Zalman
הר' אליהו בן שלמה זלמן
Persona informo
אליהו בן שלמה זלמן
Naskonomo Elijah Ben Salomon Zalman
hebree ר' אליהו בן שלמה זלמן
Naskiĝo 23-an de aprilo 1720 (1720-04-23)
en Sialiec
Morto 9-an de oktobro 1797 (1797-10-09) (77-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Vilno vd
Religio ortodoksa judismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojRusia Imperio vd
Familio
Gefratoj Abraham, brother of the Gra vd
Profesio
Alia nomo Gaono de Vilno
jide דער װילנער גאון
Okupo rabeno • Posek vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juneco kaj jaroj de lernado redakti

Jam kiel infano li montris eksterordinaran talenton. Onidire en la aĝo de tri jaroj li scipovis parkere plenajn fragmentojn de la Tanaĥo. De la 10-a vivjaro li jam ne bezonis instruistojn. En la aĝo de dekunu jaroj la knabo konis parkere la tutan jerusaleman talmudon. Li okupiĝis ankaŭ pri astronomio, kaj post la plenkreskiĝo vojaĝis tra Pollando kaj Germanio, kie li renkontiĝis kun diversaj talmudaj skoloj. En 1748 li revenis al Vilno, kie li iĝis ne pridubinda aŭtoritato pri solvo de pluraj komplikaj problemoj de halaĥo.

Esploraj metodoj redakti

Escepteco de la Gaono konsistis en tio, ke li aplikis metodojn de filologia esplorado de Talmudo kaj la rabena literaturo.

Batalo kontraŭ ĥasidismo redakti

Li forte kontraŭis ĥasidismon kaj konsiderante ĝin malutila por la judoj. En 1771 li partoprenis en publika ekzamenado de ilia doktrino, konkludante, ke oni devas malpermesi al la judoj kontaktiĝi kun tiu ĉi grupo. En la jaroj 1772 kaj 1781 li ekskomunikis komunumojn de ĥasidoj, kiuj volis disvolviĝi en Vilno. La vilna juda komunumo forpelis ilin de la urbo kune kun la familioj. Aliflanke la Gaono estis skeptika rilate al disvolviĝanta movado de juda klerismo - haskalo.

Verkoj redakti

Li estis aŭtoro de komentarioj al pluraj talmudaj kaj kabalistaj verkoj. Li verkis:

Vidu ankaŭ redakti