Garabonciás estis hungarlingva ilustrita spritaĵrevuo duonmonata, poste post longa malapero (15-a de februaro 19321-a de marto 1936) ĉiumonata inter 12-a de januaro 1929 kaj 1-a de februaro 1940 en Kluĵo, Rumanio. Ĝia titolvarianto estis: Erdélyi Garabonciás. Ĝia respondecredaktoro komence estis Gara Ákos, sed jam de 1-a de marto 1930 Lajos Boronkai direktis ĝin. Li donis pli gravan lokon al elstaraj verkistoj (Ion Luca Caragiale, Ion Creangă, Frigyes Karinthy, Tristan Bernard). Estis grava paŝo por la revuo la aliĝo al redaktoraro de grafikisto Gyula Reschner. Je lia inicio aperas en 1937 ĝia humura aldonaĵo por naturirantoj Turipajtás.

Fontoj redakti