Gherdëina (ladine, sed itale Val Gardena kaj germane Gröden) estas valo en la Dolomitoj de norda Italio. Ĝi estas plej konata kiel feri-areo por skiado kaj montgrimpado, kaj pro siaj metiejoj de lignoĉizado.

Gardena Valo
Geografia regiono (valo)
valo [+]

LandoItalio
Koordinatoj46° 33′ 36″ N, 11° 42′ 17″ O (mapo)46.5611.704722Koordinatoj: 46° 33′ 36″ N, 11° 42′ 17″ O (mapo) [+]
- koordinatoj46° 33′ 36″ N, 11° 42′ 17″ O (mapo)46.5611.704722Koordinatoj: 46° 33′ 36″ N, 11° 42′ 17″ O (mapo)


Gardena Valo (Trentino-Sudtirolo)
Gardena Valo (Trentino-Sudtirolo)
DEC
Gardena Valo
Gardena Valo
Lokigo de Trentino-Sudtirolo en Italio

Gardena Valo (Alpoj)
Gardena Valo (Alpoj)
DEC
Gardena Valo
Gardena Valo

Map
Gardena Valo
Vikimedia Komunejo:  Gröden [+]
vdr
Gardena Valo kun la vilaĝoj Urtijëi kaj Santa Cristina

Geografio redakti

 
La montaro Sasslonch

Gherdëina estas latera valo de la Izarko Valo (Eisacktal). Ĝi komencas en Waidbruck je la altitudo de 470 m kaj supreniras orienten ĝis la monto Sella respektive la montpasejo Sella (2240 m) aŭ la montpasejo Gardena (2121 m). La ĉefa rivero de la valo estas la Derjon, kiu longas 26 km kaj estas la dua plej grava alfluanto de Izarko.

La tri municipoj en Gherdëina estas Urtijëi, Santa Cristina kaj Sëlva. Geografie kaj lingve ankaŭ la frakcioj Sureghes, Runcadic kaj Bula en municipo de Kastelruth apartenas al Gherdëina.

Kulturo redakti

Lingvo redakti

Gherdëina estas unu el kvin valoj kun plimulto de ladine parolantoj (du el tiuj valoj, la Gardena Valo kaj la Badia Valo, estas en Sudtirolo).

Lignoĉizado kaj arto redakti

 
Vaganta vendisto kun ŝarĝo da lignocizitaj ĉevaloj

La metio de ligno-ĉizado prosperis en Gherdëina ekde la 17-a jarcento. Ekde la 19-a jarcento, statuoj kaj altaroj ĉizitaj en la areo estis ekspeditaj al katolikaj preĝejoj ĉie en la mondo. En la 19-a kaj 20-a jarcento, ĉizado de lignaj ludiloj estis tia ĝeneraligita okupo en ĉiuj familioj de la valo, ke Amelia Edwards nomis Urtijëi la "ĉefurbo de ludilolando." [1] La lignaj pupoj el Gardena estis popularaj ĉie en Eŭropo kaj Ameriko en la 19-a jarcento.

En la ĉefa preĝejo de Urtijëi troviĝas riĉa kolekto de statuoj ĉizitaj fare de lokaj artistoj en la lastaj du jarcentoj. La Muzeo Gherdëina en Urtijëi posedas riĉan kolekton de historiaj lignaj ludiloj [2] kaj lignoĉizitaj statuoj kaj statuetojn.[3]

En Urtijëi troviĝas la ununura artlernejo de Sudtirolo Cademia.

Sportoj redakti

Skiado redakti

En 1970 la valo gastigis la FIS Alpan Mondĉampionadon de Skiado (Alpine World Ski Championships). Ĉiujare okazas fama konkurso pri rapiddescendo de viroj laŭ la skivego Saslong en Santa Cristina. Slalomo kaj paralela slalomo de virinoj ankaŭ estis okazigitaj en 1975. Gherdëina estas parto de la Sella Ronda skio cirkvito.

Aliaj sportoj redakti

La Gardena Printempa Trofeo estas ĉiujara internacia artosketado-konkurso aranĝita ĉiun printempon en la valo. Gherdëina havas sukcesan glacihokean teamon, la HC Gherdëinan, kiu ludas en A2 serio.

Famaj loĝantoj redakti

Carolina Kostner estas fama artsketisto kaj kuzino de Isolde Kostner, la fama skio-ĉampiono.

Eksteraj ligiloj redakti

Kolekto da presaĵoj de Gardena Valo Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine

Retpaĝo de la artlernejo Cademia Arkivigite je 2013-11-16 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj redakti

  1. Amelia Edwards. Untrodden peaks and unfrequented valleys (1873) - published online. Digital.library.upenn.edu. Alirita 2012-01-10.
  2. Museum Gherdëina historical wooden toys. Museumgherdeina.it. Alirita 2012-01-10.
  3. Statues and figurines in the Museum Gherdeina. Museumgherdeina.it. Alirita 2012-01-10.